Felix von Kunowski

Felix von Kunowski - naskiĝis la 10-an de aprilo 1868 en Wilkau (pole: Wilków) apud Namslau (pole: Namysłów), Supra Silezio, tiutempe parto de la germanlingva ŝtato Prusio, post 1871 de la Germana Regno; mortis la 1-an de decembro 1942 en Dresdeno - estis germana stenografo. Kun sia frato Albrecht von Kunowski li evoluigis la sistemon „Nationalstenografie“, do "nacia stenografio", por rapida notado de la germana lingvo. Internacie, li krome konatiĝis kiel inventinto de la artikulacia sistemo "parolspuro" (germane "Sprechspur") por rapida notado de teorie iu ajn lingvo, praktike adaptita por pli ol 30 lingvoj, inkluzive de Esperanto: La sistemon Parolspuro aparte ekde la jaro 1982 esperantlingve konatigas la Tutmonda Parolspuro-Asocio.

Felix von Kunowski
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1868 (1868-01-01)
en Wilków
Morto 1-an de januaro 1942 (1942-01-01) (74-jaraĝa)
en Dresdeno
Ŝtataneco Germana Regno
Familio
Frat(in)o Albrecht von Kunowski
Edz(in)o Paula von Kunowski
Infano Karl von Kunowski
Okupo
Okupo militestro
vdr