Felsőregmec [felŝOregmec] estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Sátoraljaújhely. Felső signifas: supra.

Kalvinana kirko de Felsőregmec

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Felsőregmec situas sur ebenaĵo, laŭ la slovaka landlimo (kontraŭe troviĝas Luhyňa), fine de longa sakovojo. Pálháza troviĝas 9, Sátoraljaújhely 14, Sárospatak 23, Gönc 30, Miskolc preskaŭ 100 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1277 en formo "Redemech". Baldaŭe apartaj vilaĝoj formiĝis Suba kaj Supra Regmec. Post Traktato de Trianon la vilaĝo trovis sin apud la nova limo de Ĉeĥoslovakio. Ekde 2008 ankaŭ Slovakio apartenas al interna zono de Schengen, sekve la kontrolado ĉesis ĉe la limo. Vilaĝservo estas aŭtonomio de ciganoj, migra poŝto.

Vidindaĵoj redakti