Femina

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Femina estis socikultura revuo en esperanto, kiu laŭ subtitolo celis esti “ne nur por virinoj„.

Femina
Kovrilpaĝo de la n-ro 39, aŭtuno 2015
Kovrilpaĝo de la n-ro 39, aŭtuno 2015
revuo
Speco femina revuo, ne nur por virinoj
Periodeco 4-foje jare

Lando   Svislando
Urbo La Chaux-de-Fonds
Posedanto Feminisma Esperanta Movado
Publikigisto LF-koop
Ĉefredaktisto Perla Martinelli
Establodato 2005
Prezo 36 CHF
ISSN 1661-3309

Retejo FeminEsperanto.com
vdr

Enhavo redakti

En la revuo troviĝas kelkaj kutimaj temoj:

  • “genro kaj beletro„ – la loko de virinoj en verkoj
  • “genro kaj kino„ – sama temo en recenzoj de filmoj
  • “genro kaj Nobel„ – portretoj de virinoj kiuj ricevis la premion
  • “genro kaj poezio„ – poemoj kun temoj menciindaj
  • “genro kaj socio„ – raportoj pri agadoj por defendi la rajtojn de virinoj
  • “genro kun Klara„ – respondoj de virino Klara al oftaj demandoj pri feminismo

Ankaŭ enestas aliaj artikoloj ekzemple pri familio, feminismo, kongresoj, politiko, scienco ktp

Historio redakti

Fondita de la Feminisma Esperanta Movado (FEM), per financa help-kontribuo de Kep Enderby[1], la unua numero aperis en marto 2005, kaj ekde tiam regule la revuo aperadas kun trimonata kadenco.

La unuan jaron ĉefredaktis Agneta Emanuelsson kaj helpis grafike Malvina Monteggia. De 2006 ĝis 2015 ĉefredaktis Perla Martinelli kaj helpis grafike rolfo[kiu?] (kovriloj ĝis 2012). En 2016, ĝis fariĝis nur reta gazeto kaj poste ĉesis aperi.

Redakcio redakti

La revuon posedas FEM, eldonas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro (LF-koop), kadre de kontrakto. Ĝi estas la sola feminisma periodaĵo en esperanto, kun interesaj kaj foje altnivelaj artikoloj, ofte dosieroj (pri Virinoj kaj Islamo, pri Virinoj en literaturo, pri Filozofio kaj Virinoj, ktp).

La redakta linio de Femina kongruas kun la strategio de FEM[2].

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti