Fenantreno

kemia kombinaĵo
Fenantreno
Plata kemia strukturo de la
Fenantreno
Alternativa(j) nomo(j)
Kemia formulo
C14H10
CAS-numero-kodo 85-01-8
ChemSpider kodo 970
PubChem-kodo 995
Merck Index 15,7326
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora solidaĵo
Molmaso 178.234 g·mol−1
Denseco 1.179g cm−3
Fandpunkto 101  °C
Bolpunkto 332  °C
Refrakta indico  1,5943
Ekflama temperaturo 171  °C
Memsparka temperaturo 450  °C[1]
Acideco (pKa) 15[2]
Solvebleco Akvo:1.6 x 10−3 g/L
Mortiga dozo (LD50) 1800 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R22 R36/37/38 R50 R50/53 R40 R67 R65 R38 R11 R52/53 R39/23/24/25 R23/24/25 R63 R43 R45 R20/21/22 R20 [3]
Sekureco S26 S60 S61 S36/37 S29 S62 S45 S16 S7 S24/25 S23 S53 S37/39 S22 S33 S25 S9
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[4]
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco 09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H400, H410[5]
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P270, P273, P301+312, P330, P391, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25  °C kaj 100 kPa)

La Fenantreno estas Policikla aromata hidrokarbono komponata de tri benzenaj ringoj fanditaj. En ĝia pura formo, ĝi troviĝas en la cigaredfumo kaj oni scias ke ĝi estas iritiga, fotosensebla al lumo, kaj ĝia aspekto estas blanka pulvoro kun blua fluoresko. La substanco entenanta la skeleton de la fenantreno kun nitrogenoj en la 4-a kaj 5-a pozicio konatas kiel fenantrolino. La fenantreno ankaŭ estas la dorsa spino de la morfinano, kiu siavice estas la ĉefa komponanto de la plejmulto el la psikoativaj kemiaĵoj kaj inter ili ni troviĝas la kontraŭtusigiloj, la analgeziloj kaj la dissociigaj drogoj (halucinigiloj).

La fenantreno estis malkovrita, en 1872, de Rudolph Fittig kaj Eugen Ostermayer (1849-1903). Ĝi havas la saman komponadon de la antraceno kaj ĝi troviĝas kun la lasta dum distiliĝo de la ŝtonkarbo inter 300oC kaj 400oC. La fenantreno kristaliĝas kiel senkoloraj folietoj, ĝia fandpunkto estas 101oC kaj ĝia bolpunkto 332oC.

La komerca produkto estas akompanata de pluraj malperfektaĵoj, tiel kiel antraceno, fluoreno, karbazolo kaj aliaj substancoj. Ĝi povas esti purigita laŭ traktado kun maleata anhidrido por forigi la antracenon, sekvita de azeotropa distiliĝo kun glikola etileno por elimi la fluorenon, kaj trie traktado kun natrio por malaperigi postsignojn de sulfuraj komponaĵoj.

Fenantreno estas malmulte solvebla en akvo, tamen, ĝi estas diluebla en la plejmulto de la organikaj solvaĵoj samkiel Tolueno, Karbona kvarklorido, etero, kloroformo, Acetata acido kaj Benzeno. Fenantreno estas nature trovata en la mineralo ravatito[6]. Kiam varmigita ĝis 250oC kun ruĝa fosforo kaj Klorida acido oni akiras iun hidridon. Ĝi eblas nitrogenizi pere de nitrata acido aŭ sulfurizi uzante sulfatan acidon. Kun Pikrata acido, ĝi formas iun tre malmulte solveblan pikraton, kiu fandas je 145oC. La Kromiata acido oksidigas la fenantrenon, unue al fenantreno-kinono kaj poste al Dufenolata acido.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

Referencoj redakti