Fenetiko tute ne estu konfuzata kun Fonetiko, nome studo de parolaj sonoj, spite similon je pronono.

En biologio, Fenetiko, konata ankaŭ kiel taksometriko, estas klopodo klasigi organismojn baze sur ĝenerala simileco, kutime en morfologio aŭ aliaj observeblaj trajtoj, senkondidere de ties filogenetiko aŭ evolua rilato. Ĝi estas tre proksima rilata al la numera taksonomio kio ligiĝas al la uzado de numeraj metodoj por taksonomia klasigado. Multaj fakuloj kontribuis al disvolviĝo de la Fenetiko, sed plej influaj estis Peter Sneath kaj Robert R. Sokal. Ties libroj estas ankoraŭ unuarangaj referencoj por tiu sub-fako, kvankam nune iome eksmodigitaj kaj nerepresitaj.[1]

Notoj redakti

  1. Sneath, P. H. A. & R. R. Sokal. 1973. Numerical taxonomy — The principles and practice of numerical classification. W. H. Freeman, San Francisco. xv + 573 p.