Feng Menglong (1574–1646), kortegaj nomoj Youlong (猶龍), Gongyu (公魚), Ziyou (子猶), aŭ Eryou (耳猶),[1] estis ĉina historiisto, novelisto, kaj poeto de la fino de la Ming Dinastio. Li naskiĝis en la kantono Ĉangĵuo (長洲縣, ne Ĉangĝoŭo), nune parto de Suĝoŭo, en Ĝjangsuo.[2]

Feng Menglong
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1574 (1574-01-01)
en Suĝoŭo
Morto 1-an de januaro 1645 (1645-01-01) (71-jaraĝa)
en Pekino
Lingvoj ĉina vd
Ŝtataneco ĈinioDinastio Ming vd
Profesio
Okupo poeto • historiistoverkisto • kolektisto de fabeloj vd
Verkado
Verkoj Romance of the States in Eastern Zhou Dynasty vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Laŭlum, en sia artikolo "Ĉina klasika beletro en Esperanto" disvolvigas detalan priskribon de la tuta panoramo de la klasika ĉina literaturo kaj dediĉas laŭdajn paragrafojn al la literaturo de tiu dinastio.[3] Li elstarigas la verkiston Feng Menglong, kiu kolektis rakontojn de la antaŭaj dinastioj kaj el tiu inspiro li verkis pli ol 70 proprajn novelojn; li eldonis tri novelarojn nome "Parabola novelaro", "Averta novelaro" kaj "Admona novelaro", kiuj rikoltas entute pli ol 120 verkojn: Temoj estis amo de junuloj, metiistoj, komercistoj ktp., kontraste al tiraneco de superuloj. Famaj estas ""Olevendisto kaj belulino", "Perfidita prostituitino Du Shiniang kaj ŝia trezorujo".[4]

Notoj redakti

  1. Feng Menglong estis konata ankaŭ per vario de pseŭdonimoj aŭ artaj nomoj (plumnmoj, 號, hao), kiel 龍子猶, 墨憨齋主人, 吳下詞奴, 姑蘇詞奴, 前周柱史, 顧曲散人, and 綠天館主人.
  2. Yenna Wu. Vernacular Stories. en V. Mair, (eld.), The Columbia History of Chinese Literature (NY: Columbia University Press, 2001). pp. 597-605.
  3. Laŭlum, "Ĉina klasika beletro en Esperanto", en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 748-760.
  4. Laŭlum, p. 757.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti