La Feniksa Insularo estas grupo de ok atoloj kaj du submerĝitaj koralrifoj, kuŝantaj en centra Pacifika Oceano oriente de Gilbert-Insuloj kaj okcidente de Liniaj Insuloj. Ili estas parto de Kiribato. Dum la finaj 1930-aj jaroj ili iĝis loko de la lasta kolonia etendoklopodo fare de la Brita Imperio pere de setliga projekto. La insuloj kaj ĉirkaŭaj areoj estas hejmo de ĉirkaŭ 120 specioj de koralo kaj pli ol 500 specioj de fiŝoj. Januare de 2008, la registaro de Kiribato formale deklaris la tutan Feniksan Insularon kaj ĉirkaŭajn akvojn kiel protektita areo, kio faras el ties 410,500 km² la plej grandan maran protektitan areon.[1]

Feniksa Insularo
insularo • island group of Kiribati
Akvejo Pacifika oceano
Geografia situo 3° 40′ S, 172° 20′ U (mapo)-3.6666666666667-172.33333333333Koordinatoj: 3° 40′ S, 172° 20′ U (mapo) f1
Mapo de Feniksa Insularo
Mapo de Feniksa Insularo

Map

Nombro de insuloj 8 atoloj
Ĉefa insulo Kanton
Tuta areo 27,77 km²f1
Loĝantoj 41 (2005) f2
Situo de la unuopaj atoloj kaj rifoj
Situo de la unuopaj atoloj kaj rifoj
vdr

La insularo estas neloĝata escepte pro kelkaj familioj en Kanton.

Geografio redakti

Historio redakti

Notoj redakti

  1. Phoenix Islands Protected Area (PIPA). Phoenixislands.org. Alirita 2011-07-15.