Fenikso (mitologio)

apartigilo

Fenikso (helene φοῖνιξ, FojNIKS, "purpura", latine Phoenix) estis en la helena mitologio nomo de du herooj kaj unu mita estaĵo.

Fenikso, filo de cidona reĝo Agenoro redakti

Krom Fenikso la reĝo Agenoro havis ankoraŭ tiujn ĉi posteulojn:

Kiam Zeŭso forrabis lian fratinon Eŭropon, Fenikso eliris kun sia frato Kadmo serĉi ŝin. Kiam ŝi ne estis trovebla, Fenikso fondis ĉe la orienta bordo de Mediteraneo la reĝolandon Fenicion.

Fenikso, edukanto de Aĥilo redakti

En la legendoj li estas jam maljuna viro, instruisto kaj edukisto de la granda heroo de Troja milito. Li rekomendis al Aĥilo, ke li repaciĝu al Agamemno. Li estis ankaŭ la konsolanto de Aĥilo post morto de lia plej bona amiko, Patroklo.

Fenikso - mita birdo redakti

En mitoj li venis el Egiptio, kie la homoj opiniis, ke li naskiĝis mem el akvo, kiel deĉiama elemento. Ĝi aperadis ĉiam en tempo de inundoj. Pli malfrue ĝi estis konsiderata surtera formo de la Suno, ĉiam denove aperanta hele brilanta. Fine, ĉe grekoj kaj romianoj ĝi estis konsiderata birdo kun mirakla eco. Ĉiujn kvin jarojn ĝi forbruligas sin kaj releviĝas rejuniĝinta el cindro.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Foiníx en la ĉeĥa Vikipedio.

Eponomio redakti