Feodosija Morozova

Feodosija Prokоpjevna Morozova (ruse Феодосия Прокопьевна Морозова) (naskiĝis la  21-an de majo 1632(nun 1632-05-21) en Moskvo - mortis la 1-an de decembro 1675 en Borovsk) estis unu el la plej famaj subtenantoj de la malnovritanojraskolniki.

Sankta
Feodosija Morozova
Detalo de la pentraĵo Bojarino Morozova de Vasilij Surikov kiu portretas la areston de Feodosija en 1671. Ŝi tenas du levitajn fingrojn, tiel montrante la malnovan formon de Krucosigno farita per du fingroj kiun nikonanoj anstataŭis per krucosigno farita per tri fingroj. 1877. Tretjakova galerio de Moskvo
Detalo de la pentraĵo Bojarino Morozova de Vasilij Surikov kiu portretas la areston de Feodosija en 1671. Ŝi tenas du levitajn fingrojn, tiel montrante la malnovan formon de Krucosigno farita per du fingroj kiun nikonanoj anstataŭis per krucosigno farita per tri fingroj. 1877. Tretjakova galerio de Moskvo
Persona informo
Феодосия Морозова
Naskonomo Феодосия Прокофьевна Соковнина
Naskiĝo 21-an de majo 1632 (1632-05-21)
en Moskvo
Morto 2-an de novembro 1675 (1675-11-02) (43-jaraĝa)
en Borovsk
Religio kristanismoMalnovritanoj vd
Lingvoj antikva orientslava lingvo vd
Ŝtataneco Rusa carlando vd
Familio
Dinastio House of Sokovnin vd
Patro Prokofij Fjodoroviĉ Sokovnin vd
Gefratoj Evdokija Prokofjevna Urusova vd
Edz(in)o Gleb Ivanoviĉ Morozov vd
Profesio
Okupo monaĥino vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi naskiĝis la  21-an de majo 1632(nun 1632-05-21) en la familio de okolniĉij Prokofij Fjodoroviĉ Sokovnin. En la aĝo de 17 jaroj, ŝi edziniĝis kun la bojaro Gleb Morozov, frato de la prizorganto de la caro, Boris Morozov. Post la frua morto de ŝia edzo en 1662, ŝi konservis elstaran postenon en la Rusa Kortego.

Tombo de Morozova en Borovsk, ĉ. 2002

Dum la Reformo de Nikon, Feodosija, estante pentofarantino de la Protopopo Avvakum, aliĝis al la movado de la malnovritanoj kaj sekrete alprenis religian voton sub la nomo de Teodora. Ŝi ludis gravan rolon konvinkante sian fratinon, Princinon Evdokija Urusova, aliĝi al la malnovritanoj.

Post multaj persekutoj, la fratinoj estis malliberigitaj en subteran kelon de la Monaĥejo de Pafnutij en Borovsk, kie Feodosija mortis pro malsato la 1-an de decembro 1675. Multaj komunumoj de malnovritanoj honoras ŝin kiel martiron.

Feodosija Morozova en arto redakti

 
Vasilij Surikov
Bojarino Morozova (1887)
Tretjakova galerio, Moskvo

Vasilij Surikov pentris Bojarino Morozova en 1887: ĝi ilustras la areston de Feodosija Morozova, kiu defie levas du fingrojn rilate al la disputo inter la malnovritanoj kaj la subtenantoj de la patriarko Nikono pri la taŭga maniero fari krucosignon, unu el la reformoj de Nikono estas fari krucosignon per tri fingroj (Patro, Filo kaj Sankta Spirito, ĉi lasta ebliganta savi la animon per dia amo) anstataŭ du fingroj antaŭe (simbolante la duoblan naturon dian kaj homan de Kristo, savo venanta nur de kaj per fido kaj preĝo)[1].

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fontoj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Feodosia Morozova en la hispana Vikipedio.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Feodosia Morozova en la franca Vikipedio.