Fera (III) sulfato

kemia kombinaĵo
Fera (III) sulfato
Ferika sulfato<
Plata kemia strukturo de la Fera (III) sulfato
Kristaloj de Fera (III) sulfato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Ferika sulfato
  • Vitriolo de Marso
Kemia formulo
Fe2(SO4)3
CAS-numero-kodo 10028-22-5
ChemSpider kodo 23211
PubChem-kodo 24826
Merck Index 15,4059
Fizikaj proprecoj
Aspekto griz-blankaj tre higroskopaj kristaloj
Molmaso * 399.88 g mol−1 (anhidra)
  • 489.96 g mol−1 (.5H2O)
  • 562.00 g mol−1 (.9H2O)
Denseco * 3.097 g cm−3 (anhidra)
  • 1.898 g cm−3 (.5H2O)
Fandpunkto * 480 °C (anhidra)
  • 175 °C (.5H2O) (.9H2O)
Refrakta indico *  1,814 (anhidra)
  •  1,552 (anhidra)
Solvebleco * Malmulte solvebla en akvo kaj
etanolo kiam en la anhidra formo.
Mortiga dozo (LD50) 500 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Risko R22 R36/37
Sekureco S26
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
05 – Koroda substanco 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H290, H302, H314, H315, H318, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P234, P260, P261, P264, P270, P271, P280, P301+312, P301+330+331, P302+352, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P310, P312, P321, P330, P332+313, P337+313, P362, P363, P391, P403+233, P404, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Fera (III) sulfatoferika sulfato estas neorganika komponaĵo, ordinare flava, rombe kristala salo malmulte solvebla en akvo en meditemperaturo sed tre solvebla en ĉeesto de etaj kvantoj da fera (II) sulfato. Ĝi uzatas kiel mordanto en tinkturfabrikado kaj kiel koaguliganto al industriaj restaĵoj. Ĝi same uzatas kiel pigmentoj, kaj en mergaj banoj al purigado de aluminio kaj acero. Medicine ĝi uzatas kiel adstringa kontraŭhemoragia kuracilo.

Okazejo redakti

Ferika sulfato nature okazas sub la formo de la mineralo mikasaito, iu miksaĵo da fero-aluminia sulfato. La anhidra formo tre rare okazas kaj konektiĝas kun karbo-bruladoj. La hidratoj estas pli ordinaraj kaj la kokimbito (ferika sulfato naŭhidratigita) plej eble estas la plej ofte trovata inter ili. La para-kokimbito estas alia rare trovata formo de erco naŭhidratigita.

La kornelito (sephidrata) kaj la Quenstedtito[2] (dekhidrata) ankaŭ estas rare trovataj. La laŭzenito (kvin- aŭ seshidrata) estas duba specimeno. Ĉiuj menciitaj naturaj hidratoj estas malstabilaj komponaĵoj ligitaj al oksidigo de ferhavaj primaraj mineraloj (ĉefe pirito kaj markazito) en erco-koridoroj.

 
Kristala strukturo de la mineralo kokimbito [Fe2(SO4)3 9 H2O]

Sintezoj redakti

  • Industrie, la ferika sulfato preparatas per forta hejtado de la pirito kaj la markazito kun NaCl en la aero:
 
 
  • En praktika laboratorio, ferika sulfato preparata ekde la ferika hidroksido
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
  • Kiam hejtata, ferika sulfato kvinhidrata fariĝas anhidra:
 
  • Feroza sulfato povas oksidiĝi en ĉeesto de ksenona oksido kaj sulfata acido:
 

Reakcioj redakti

 
  • Ferika sulfato reduktiĝas al feroza sulfato per interagado de la kupra sulfido kun la ferika sulfato:
 
  • La fera seshidrata katjono estas reduktita al fera hidrokso-kvinhidrata katjono kun ŝanĝo de koloro al brun-ruĝeta:
 
 
 
  • Varma akvo aŭ akvo-vaporo malkomponas ferikan sulfaton:
 
  • Anhidra ferika sulfato malkomponiĝas per hejtado:
 
 
  • Alkalaj solvaĵoj malkomponas ferikan sulfaton, la reakcio dependas de la koncentriĝo de la alkaloj:
 
 
  • Se egalmoluma solvaĵo de ferika sulfato interreakcias kun alkalo, la rezulto estas kompleksa feroksido:
 
  • Kun solveblaj saloj de fosfata acido ĝi formas nesolveblan ferikan fosfaton:
 

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. PubChem
  2. La erco Quenstedtito ricevis tiun nomon omaĝe al la germana mineralogo Friedrich August Quenstedt (1809-1889).