Fera Fronto

La Fera Fronto (germane Eiserne Front) estis paramilitisma organizo en la Vajmara Respubliko, kiu konsistis el socialdemokratoj, laborsindikatanoj kaj liberaluloj. Ties ĉefa celo estis defendi liberalan demokration kontraŭ totalismaj ideologioj el la ekstremaj dekstro kaj maldekstro, kaj ĝi ĉefe oponis la Nazian Partion kaj ties Sturmabteilung, kaj la Komunistan Partion de Germanio kun ties Antifaschistische Aktion[1].

Fera Fronto
Eiserne Front
(kvazaŭarmea organizo)
Emblemo de Fera Fronto
organizaĵokvazaŭmilitistaro
Lando  Germanio
Partio(j) Socialdemokratia Partio de Germanio
Fondiĝo 16-a de decembro 1931
Dissolvo 1933
Ideologio kontraŭnaziismo, kontraŭkomunismo, socialdemokratio
vdr
Kunveno de la Fera Fronto en la berlina Sportpalaco, januaro 1932
Kontraŭ Papen, Hitler, Thälmann. Listo n-ro 2, socialdemokratoj – balota afiŝo el 1932

Formale sendependa, ĝi estis proksime asociita kun la Socialdemokratia Partio de Germanio (SPD). La Tri Sagoj, originale konceptitaj por la Fera Fronto, fariĝis bone rekonata simbolo de socialdemokratio reprezentanta reziston kontraŭ naziismo, komunismo kaj monarkiismo dum la parlamentaj balotoj en 1932, kaj estis adoptitaj de SPD mem[2].

Historio redakti

La Fera Fronto estis formita la 16-an de decembro 1931 en Vajmara Respubliko de Socialdemokratia Partio de Germanio (SPD) kun Allgemeiner Deutscher Gewerkschaftsbund (ADGB), Reichsbanner kaj sportaj kluboj de laboristoj[3]. La Fera Fronto ĉefe oponis la miliciajn organizojn de NSDAP kaj KPD. Ĝia komenca celo estis rebati la dekstrulan Fronton de Harzburg. La organizo celis engaĝi malnovan Reichsbanner, junularan organizon de SPD, laboristajn kaj liberalulajn grupojn en unuecan fronton. SPD kuniĝis kun la Fera Fronto, organizis amasajn manifestaciojn, batalis kontraŭ nazioj kaj komunistoj en la stratoj, kaj armis sin. Tio estis pli ol la gvidantoj de SPD deziris, sed laboristoj el SPD iĝis ĉiam pli radikalaj en sia rezisto kontraŭ la absolutismaj kaj totalismaj movadoj minacantaj la Respublikon.

La Fera Fronto estis rigardata de KPD kiel antikomunista kaj "socialfaŝisma terorista organizo". La komunista partio trovis la Fronton sia ĉefa kontraŭulo[4]. Responde al la formiĝo de la Fera Fronto, KPD fondis sian propran aktivisman sekcion Antifaschistische Aktion (Antifa), kiu oponis socialdemokratiojn kaj naziojn[5].

En 1933 la Fera Fronto estis malpermesita de la nazioj.

La emblemo de la Fera Fronto, la Tri Sagoj, estis desegnita de Sergej Ĉaĥotin, eksa helpanto al la fiziologo Ivan Pavlov en 1931[6][7][8]. Ĝi estis desegnita por facile kovri nazian svastikon, kaj la signifo de la tri sagoj estis diversmaniere interpretita. La hodiaŭa asocio de Reichsbanner diras, ke la sagoj prezentas SPD, la sindikatojn kaj Reichsbanner, same kiel la politikan, ekonomian kaj fizikan forton de la laborista klaso[9]. La simbolo estis uzita sur afiŝo de SPD por la balotoj al Reichstag en novembro 1932, kiu montris kontraŭstaron al la Nazia Partio, la Komunista Partio kaj la monarkiista flanko de la Centra Partio[10].

Pri ties formado, Karl Höltermann, prezidento de Reichsbanner, komentis: "La jaro 1932 estos nia jaro, la jaro de venko de la respubliko super ties oponantoj. Nek unu tagon nek unu horon pli ni deziras resti en la defendo – ni atakas! Atako sur la tuta linio! Ni devas esti parto de la ĝenerala ofensivo. Hodiaŭ ni vokas – morgaŭ nin frapas!"[11].

Heredaĵo redakti

La Tri Sagoj fariĝis simbolo de la socialdemokrata rezisto kontraŭ la totalismaj ideologioj de naziismo kaj sovetia ŝtata socialismo. Pli lastatempe la simbolo estis uzata de Antifa en Usono, kune kun flagoj historie derivitaj de Antifaschistische Aktion de la germana komunista partio[12]. Antifaschistische Aktion kontraŭis la Feran Fronton, kiun ĝi rigardis faŝisma kaj burĝa, kaj la Tri Sagoj estis uzataj por reprezenti reziston ankaŭ kontraŭ KPD[2].

Vidu ankaŭ redakti

Piednotoj redakti

  1. Harsch, Donna (2009). The Iron Front: Weimar Social Democracy between Tradition and Modernity. Between Reform and Revolution: German Socialism and Communism from 1840 to 1990 (1 ed.). Berghahn Books. pp. 251–274. ISBN 978-1-57181-120-2. JSTOR 
  2. 2,0 2,1 Potthoff, Heinrich; Faulenbach, Bernd (1998). Sozialdemokraten und Kommunisten nach Nationalsozialismus und Krieg: zur historischen Einordnung der Zwangsvereinigung. Klartext. p. 27.
  3. Andreas Linhardt (2006). Die Technische Nothilfe in der Weimarer Republik. Dissertation: Braunschweig University of Technology. p. 667
  4. Siegfried Lokatis: Der rote Faden. Kommunistische Parteigeschichte und Zensur unter Walter Ulbricht. Böhlau Verlag, Köln 2003
  5. Langer, Bernd (2012). 80 Jahre Antifaschistische Aktion (PDF). Göttingen: Verein zur Förderung antifaschistischer Kultur.
  6. Friedrich-Wilhelm Witt (1971). "Die Hamburger Sozialdemokratie in der Weimarer Republik". Unter besonderer Berücksichtigung der Jahre 1929/30 – 1933 ("Hamburg Social Democracy in the Weimar Republic". With special consideration of the years 1929/30 – 1933). Hannover. p. 136.
  7. Sergei Tschachotin (1933). Dreipfeil gegen Hakenkreuz ("Three Arrows Against the Swastika"). Kopenhagen. Book was reviewed by Dieter Rebentisch (1972) in the periodical Archiv für Sozialgeschichte ("Archives for Social History"). No. 12. p. 679–???.
  8. Richard Albrecht (January 2005). "Dreipfeil gegen Hakenkreuz" – Symbolkrieg in Deutschland 1932 ("Three Arrows Against the Swastika" – symbol war in Germany 1932". Historical Case-Study in Anti-Nazi-Propaganda Within Germany and Western Europe, 1931-35).
  9. "Die Eiserne Front". Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-10-07. Alirita 2020-08-19. Bundesverband Reichbanner Schwarz-Rot-Gold, Bund Aktiver Demokraten e. V. Retrieved 6 August 2011
  10. "Afiŝo de SPD por la balotoj en 1932".
  11. Werner K. Blessing (2003). "Dok. 9 Aufruf des Bundesvorsitzenden Karl Höltermann, Anfang Januar 1932". Bayerische Landeszentrale für Politische Bildungsarbeit. Die Weimarer Republik Band III.
  12. Friedmann, Sarah (August 15, 2017). "This Is What The Antifa Flag Symbols Mean". Bustle.