Fera kurteno (teatro)

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri fajro protekta instalaĵo. Por informoj pri politika esprimo el la malvarma milito, vidu la artikolon Fera Kurteno.

Fera Kurtenoferkurteno estas preventa instalaĵo uzata en grandaj teatrejoj antaŭ la scenejo por fajra sekureco. Ĝi estas kutime peza el ferovitrofibroj kaj troviĝas tuj malantaŭ la arkaĵo. Asbesto-bazitaj materialoj estis iam uzitaj por fabriki la kurtenon, antaŭ ol estis eltrovita la danĝeroj de asbesto. Laborprotektaj sekurecaj kaj sanecaj reguligoj deklaras, ke la fera kurteno devas esti kapabla rezisti fajregon kaj tiel malhelpi (aŭ almenaŭ mildigi) fajregojn komencantajn en la stadio de disvastiĝo al la spektantejo, reduktante vundojn al spektantoj kaj membroj de dungitaro. La fera kurteno estas ekstreme peza kaj sekve postulas ĝi mekanikan funkciadon. En krizo, la teatra administrantaro kutime povas tiri levilon, kiu kaŭzos la kurtenon fali rapide al ĝia pozicio. Alternative, varmo-sentemaj eroj povas esti konstruitaj por aŭtomate fermi ĉi tiun kurtenon en kazo de fajrego, kaj laste ĝi povas esti liberigita elektronike de la fajrego de konstruaĵo-rega sistemo, se ajna alarma skatolo estas tirita. Ĝi ankaŭ povas esti funkciigita deinterne kaj deekstere. Laŭ iuj reguloj ofte ĝi devas esti montrita al la spektantaro por pruvi ĝian efikan funkciadon, pro tio estas uzata certa kvanto da tempo dum ĉiu spektaklo. Tio ĉi kutime okazas dum la interakto. En iom malgrandaj teatroj, sekureca kurteno ne estas kutime postulata. En Britio estas postulo, ke la fera kurteno devas esti plene malsuprenigebla en 30 sekundoj. La enkonduko de tiaj ĉefaĵoj estis instigita de pluraj gravaj fajregoj, precipe tiu ĉe la Reĝa Teatrejo en 1887. La fera kurteno povas esti kombinita kun aliaj sekurecaj aparatoj.

Fera Kurteno de la Popola Operejo Vieno