Ferda Formiko, ĉeĥe Ferda Mravenec, estas heroo en la libroj de la ĉeĥa verkisto Ondřej Sekora, kiu ilin ankaŭ ilustris.

Ferda Formiko
Libro de Ferda Formiko
Libro de Ferda Formiko
anthropomorphic ant
Kreita de Ondřej Sekora
Verko Ferda Formiko (filmo)
Ferda Formiko (televida serio, 1987)
Ferda Formiko (televida serio, 1960)
Informoj
Sekso vira
Specio formiko
Povoj majstra riparisto
Amikoj Skarabo Sakego
Malamikoj Araneo
vdr

Ferda Formiko estas homigita formiko, kiu portas ruĝan papili-kravaton kun nigraj punktoj. Li estas tre lerta, sur lia domo estas tabuleto kun surskribo Ferda Formiko - Ĉiuspecaj laboroj. Efektive li servas al aliaj insektoj kaj animaloj kiel majstra riparisto kaj helpanto en problemaj situacioj. Akrido servas al li kiel ĉevaleto tiranta lian ĉaron. Lia amiko skarabo Sakego estas male mallertulo, kiu ĉiam klopodas helpi, sed ĉiufoje ĉion fuŝas. Malica araneo estas malamiko ne nur de Ferda, sed ankaŭ de aliaj insektoj kaj etaj animaloj (helikoj, lumbrikoj), kun kiu ili devas batali.

Skarabo Sakego

La insekta mondo estis sukcese filmita kiel pupfilmo de Hermína Týrlová sub titolo Ferda Formiko, eksterlande ofte nur kiel Ferda.

La homigitan insektan mondon prezentis ankaŭ aliaj aŭtoroj. En la ĉeĥa literaturo Jan Karafiát en sia poezia libro Lampiroj, en la vjetnama literaturo To Hai en libro La aventuroj de Zemen (esperantlingve eldonita en 1963). Konata estas ankaŭ japana televida serio pri abelino Maja.

En Esperanto redakti

Eksteraj ligiloj redakti