Ferden

komunumo de Svislando

Ferden estas komunumo de la Distrikto Okcidenta Rarono en alta Valezo, la germanlingva parto de Kantono Valezo. La komunumo havis 303 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro malkresis al 262 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Ferden
Blazono de Ferden
Blazono de Ferden
La baraĵa Lago de Ferden
La baraĵa Lago de Ferden
La baraĵa Lago de Ferden
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Okcidenta Rarono
Koordinatoj  46° 23′ 35″ N 7° 45′ 30″ O / 46.39306 °N, 7.75833 °O / 46.39306; 7.75833 (mapo)Koordinatoj: 46° 23′ 35″ N 7° 45′ 30″ O / 46.39306 °N, 7.75833 °O / 46.39306; 7.75833 (mapo)
Nombro de loĝantoj 262
Areo 27,92 km²
Alteco 1 389 m super marnivelo
Poŝtkodo 3916 (Ferden)
3917 (Goppenstein)
Komunumkodo 6195
Mapo de Ferden
Mapo de Ferden
vdr

Geografio redakti

La komunumo situas en aera distanco de proksimume 128 km oriente de Ĝenevo kaj proksimume 67 km sude de Berno. Tra la komunumo fluas lar rivero Lonza, kies akvo estas sude de la vilaĝo retenita per baraĵo, kiu formas la Lagon de Ferden. Al Ferden apartenas ankaŭ la vilaĝo Goppenstein.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 27,92 km², de kiuj 16,3% estas kovritaj de arbaro, 19,0% servas por agrikulturo kaj 0,8% por setlado. La ceteraj preskaŭ du trionoj de la komunuma teritroio konsistas el altmontara dezerto kaj glaĉeroj.[2]

Najbaraj komunumoj redakti

Ferden limas en okcidento al Erschmatt kaj Guttet-Feschel, en nordo al Leukerbad kaj Kandersteg, en nordoriento al Kippel, en sudoriento al Niedergesteln, kaj en sudo al Steg-Hohtenn kaj Gampel.

Goppenstein redakti

 
Stacidomo de Goppenstein: Aŭtomobiloj ŝarĝitaj sur vagonoj

En la vilaĝo Goppenstein (en la komunumo Ferden) situas stacidomo de la fervoja linio Brig-Glis - Berno de la BSL (Lötschberg Fervojo). Tiu-ĉi stacidomo estas ŝarĝejo por aŭtomobiloj al vagonaroj por la transporto tra la tunelo de Lötschberg al Kandersteg.

Apud la stacidomo de Goppenstein troviĝas la Fenestro de Ferden de la baza tunelo de Lötschberg. La akvo de la Lago de Ferden estas utiligata por malvarmigi tiun tunelon.

De la 15-a jarcento ĝis 1750 kaj de 1896 ĝis 1913 oni ekspluatis en Goppenstein minejojn de plumbo. Krom kelkaj abortitaj provoj inter 1939 kaj 1953, la ekspluatado estis ĉesigita pro manko de rentodono.

Goppenstein en la aliaj vikipediaj projektoj:

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Ferden datiĝas el la jaro 1380 kiel Verdan. Apud la Lötschen-Pasejo estis trovita pafarko el la bronzepoko. La historio de la komunumo estas komplete ligita kun la historio de la tuta valo. Sur la centra placo de la vilaĝo troviĝas kapelo konsekrita al Sankta Barbara el la jaro 1685 kaj diversaj reprezentaj lignodomoj el la malfrua mezepoko. Dum la konstruado de la Lötschberg-Tunelo inter 1906 kaj 1913 la vilaĝeto Goppenstein dum sep jaroj pro la laboristaj loĝejoj fariĝis la plej popolriĝa setlejo de la tuta kantono.[3][4]

Monda naturheredaĵo redakti

Granda parto de la komunuma teritorio apartenas ed de 2007 al la regiono Jungfrau-Aleĉ-Bieĉhorno (germane: Jungrau-Aletsch-Bietschhorn), kiu estis la 13-a de decembro 2001 akceptita kiel unua alpa areo kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.[5]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti