Ferdinand DUVIARD [düvjar] (naskiĝinta la 11-an de junio 1889; mortinta en 1965) estis franca esperantisto kaj licea profesoro, verkisto, romanisto.

Ferdinand Duviard
Persona informo
Naskiĝo 11-an de junio 1889 (1889-06-11)
en Fontenay-sous-Bois
Morto 2-an de februaro 1965 (1965-02-02) (75-jaraĝa)
en La Roche-sur-Yon
Lingvoj francaEsperanto
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato Aikso-Marsejlo
Parencoj Ferdinand Fabre
Okupo
Okupo esperantisto • universitata instruisto • literatursciencisto • literaturkritikisto • verkisto • man of letters
vdr

Li estis esperantisto de 1905, skribis en multaj gazetoj kaj okupis sin pri junularo. Kun Charles Pichon li fondis Francan Federacion de junaj Esperantistoj kaj redaktis la gazeton Juneco, de 1909 ĝis 1910. Li estis membro de la Lingva Komitato, sed tuj post la unua mondmilito eksiĝis.

Ferdinand Duviard loĝis ĝis 1915 en La Roche-sur-Yon (kie nun ekzistas strato nomita laŭ li), poste li transloĝiĝis al Coulommiers. Fratino de lia edzino estis edzino de Carlo Bourlet, do Duviard kaj Bourlet estis bofratoj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.