Ferdinand Gerstung

Georg Ferdinand GERSTUNG (naskiĝinta en la 6-a de marto 1860 en Vacha, mortinta en la 5-a de marto 1925 en Oßmannstedt) estis evangelia pastoro kaj abelbredada pioniro.

Ferdinand Gerstung
Persona informo
Naskiĝo 6-an de marto 1860 (1860-03-06)
en Vacha
Morto 5-an de marto 1925 (1925-03-05) (64-jaraĝa)
en Oßmannstedt
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo abelisto
vdr
Memorigŝtono por Gerstung en Oßmannstedt, proksime de la kirko.

Biografio redakti

La filo de la komercisto Justus Gerstung studis teologion en Jena kaj Heidelberg frekventante ankaŭ natursciencajn kaj filozofiajn prelegojn. Kiel juna paroĥestro li baldaŭ venis al Oßmannstedt. Tie li okupiĝis ankaŭ pri abelbredado kaj abelesplorado.

Ĉe vespoj kaj beloj li malkovris la spiralan ovdemeto-iradmanieron de la reĝinoj kaj interpretis ĝin kiel naturan leĝon. Krome li estis la unua kiu observis disdividon de la laboraro inter la abeloj laŭ aĝogrupoj. Kvankam detale li ofte eraris li iĝis per tio pioniro naturscienca. Alia merito estas lia difino de abela socio kiel unuanima organismo, do speco de "ŝtato". Sur tion li konstruis la hipotezon ke "komuna interligo" kunigus la unuopajn abelojn, kvazaŭa "neinterrompita nutraĵofluo disde la plej aĝaj abelkorbanoj ĝis la plej malgrandaj larvoj".

Multajn ilojn por faciligi abelbredadon li inventis ankaŭ kaj fabrikis ilin en propra fabriko. Pri siaj observoj li faris multajn prelegojn kaj publikigis libretojn; liaj teorioj siatempe akre pridiskutatis. En la 1893 li fondis la fakgazeton Deutsche Bienenzucht in Theorie und Praxis kiu eldonitis ĝis 20 jaroj post lia morto.

Teologiaĵoj, filozofiaĵoj redakti

Estante kontraŭbatalanto de materiismo li iĝis kontraŭulo de Ludwig Büchner, papo de la natursciencaj materiismemuloj. Li ankaŭ skribis teologiajn-filozofiajn verketojn kaj publikigis inter 1901-05 meditan serion nome "Neue Pfade zum alten Gott - Novaj padoj al la malnova Dio".

Honoroj redakti

En la 1920-a jaro li ricevis honoran doktoran titolon fare de la Universitato de Jena. En la abelbredista muzeo en Vajmaro oni amplekse informas pri liaj laboroj natursciencaj. Strato en Oßmannstedt nomis por li. Krome troviĝas al lia honoro, ekde 1953, abelo sur la blazono de Oßmannstedt.

Aliaj verkoj (elekto) redakti

  • Das Grundgesetz der Brut- und Volksentwicklung der Bienen, 1890
  • Der Thüringer Zwilling und die Behandlung der Bienen in demselben, 1890
  • Die Welt, an sich - für mich, = Neue Pfade z. alten Gott 2, 1901
  • Das Opfer, das Grundgesetz der Welt, 1910.
  • Der rechte Weg zur Erlernung und Ausbreitung rationeller Bienenzucht. Freiburg i. Br., Leipzig 1895.
  • Immenleben – Imkerlust. Bremen 1890.
  • Grundlagen für die rationelle Ein- und Durchwinterung der Bienen. Freiburg i. Br., Leipzig.
  • Der Bien und seine Zucht. Pfenningstorff, Berlin. Insgesamt sieben Auflagen, letzte Auflage 1926.

Literaturo redakti

  • A. Ludwig: Friedrich Gerstung - eine Gedenkschrift, 1950
  • W. Waldhausen: Bedeutende Männer aus thüringischen Pfarrhäusern, prilaborite de W. Quandt, 1957, p. 142-46

VIdu ankaŭ redakti

Muzeo pri abeloj (Weimar)

Eksteraj ligiloj redakti