Ferdinand Maximilien Mériadec de Rohan

Ferdinand Maximilien MÉRIADEC DE ROHAN (naskiĝis en 1738, mortis en 1813) estis franca princo el la familio Rohan-Guéméné. Li fariĝis la ĉefepiskopo de Bordozo en 1769, kaj la ĉefepiskopo de Cambrai en 1781. Li estis la filo de Hercule Meriadec de Rohan, princo de Guéméné, kaj de Louise-Gabrielle Julie de Rohan. Ferdinand estis la frato de la kardinalo de Rohan kaj de Jules Hercule de Meriadec, princo de Guéméné.

Ferdinand Maximilien Mériadec de Rohan
franca princo
Persona informo
Ferdinand Maximilien Mériadec de Rohan
Naskiĝo 7-an de novembro 1738 (1738-11-07)
en Parizo
Morto 31-an de oktobro 1813 (1813-10-31) (74-jaraĝa)
en Parizo
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Patro Hercule Mériadec, Prince of Guéméné vd
Patrino Louise de Rohan vd
Gefratoj Jules, Prince of Guéméné • Cardinal de Rohan • Louis Armand, Prince of Montbazon vd
Amkunulo Charlotte Stuart vd
Infanoj Charles Edward Stuart, Count Roehenstart • Aglaé Stuart • Marie Victoire Stuart vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • ĉefepiskopo • katolika episkopo vd
Laborkampo katolika eklezio vd
Aktiva en BordeauxCambraiLieĝo vd
ĉefepiskopo de Bordozo
Dum 1769
ĉefepiskopo de Cambrai
Dum 1781
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mériadec estis preĝisto kaj doktoro en la Sorbono, kaj sekve estris la preĝejon de Strasburgo, antaŭ ol fariĝi ĉefepiskopo de Bordozo la 26-an de decembro 1769. Li restis nur mallonge en Bordozo, kaj sekve eniris la ĉefepiskopan palacon de Cambrai. Li mortis en Parizo en 1813.

Lia amantino estis Charlotte Stuart, la nelegitima filino de la princo Charles Edward Stuart, kun kiu li havis tri gefilojn.

Referencoj redakti