Johann Carl Wilhelm Ferdinand Tiemann (1848-1899) estis germana kemiisto, kiu, kune kun Wilhelm Haarmann (1847-1931), en 1874, esploris la strukturon de la vanilino kaj sukcesis sintezi ĝin ekde acida oksidado de la koniferino, iu glukozido trovata en la pinoŝelo[1]. Haarmann kaj Tiemann estas la fondintoj de la unua industria kompanio kiu produktis vanilinon uzante ilian procezon. Kun la tempopaso aliaj manieroj sintezi la vanilinon estis malkovritaj. Sammaniere, kune kun Karl Ludwig Reimer (1845-1883), li malkovris la Reakcion de Reimer-Tiemann, rilate al la orto-formiligo[2] de fenoloj, laŭ la reakcio:

Ferdinand Tiemann
(1848-1899)
Germana kemiisto kiu studis la vanilinon
Germana kemiisto kiu studis la vanilinon
Persona informo
Ferdinand Tiemann
Naskonomo Johann Carl Ferdinand Tiemann
Naskiĝo 10-a de junio1848
en Rübeland, nune parto de Elbingerode, Harco,  Germanio
Morto 14-a de novembro 1899
en Merano,  Italio
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Teknika Universitato de Brunsvigo, Universitato de Berlino, Leopoldina Akademio
Profesio
Okupo kemiisto • universitata instruisto vd
Doktoreca konsilisto August von Hofmann vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Reakcio de Reimer-Tiemann

Biografio redakti

En 1866, Tiemann studis farmacion en la Teknika Universitato de Brunsvigo kie li diplomiĝis en 1869. Lia profesoro en Brunsvigo skribis rekomendleteron al August von Hofmann (1818-1892) en la Universitato de Berlino, kie Tiemann komencis kiel lia asistanto en 1869. En 1870, Tiemann publikigis la rezultojn de siaj unuaj esploroj pri la derivaĵoj de guanidino, trinitrotolueno, kaj diaminotuleno, krom la sintezo de la dunitra- kaj trinitra- benzoataj acidoj. En 1873, li komencis la unuan el multaj esploroj pri purigo kaj akvoanalizado[3].

En 1874, Wilhelm Haarman kaj Tiemann fondis kompanion, post kiam ili malkovris la sintezon de la vanilino el la koniferolo. La vanilinofabriko en Holzminden ne estis tre sukcesa antaŭ ol Karl Ludwig Reimer malkovris la reakcion de orto-formiligo, kiu malfermis alternativan procezon por la produktado de vanilino.

En 1882, Tiemann iĝis profesoro en la Universitato de Berlino. En 1891, Tiemann malkovris komercan metodon pri vanilinopreparado elde la eŭgenolo (ekzistanta en la kariofiloleo) pere de sinsekvaj rearanĝoprocezoj, acetiligo[4], kaj oksidado en la flanka ĉeno sekvata de hidrolizo. Lia alia laboro inkludas la sintezon de la kafeata acido, kaj la klarigo pri la strukturo de la glukozamino, krom vastaj esploroj pri la terpenoj.

Krom la vanilino, Tiemann disvolvis la unuan sintezon de la α- kaj β-iononoj, iu komponaĵo kun dolĉodoro je Viola odorata, tre uzata en parfumfabrikado, kiu baldaŭ fariĝis granda sukceso por la kompanio Harmann & Reimer. August Wilhelm von Hofmann edziĝis kun Berta, pli juna fratino de Ferdinand Tiemann.

 
Sintezo de Vanilino far Karl Reimer ekde la gvajakolo

Selektita verkaro redakti

  • Noch ein Beitrag zur Kenntniss von Abkömmlingen des Toluols und des ..., 1870
  • Zur Constitution des Indigos, 1879, Eugen Baumann, Ferdinand Tiemann
  • Ueber indigweiss- und indoxylschwefelsaures Kalium, 1880, Eugen Baumann, Ferdinand Tiemann
  • Chemische Abhandlungen (Kompendio pri Kemio, 1885)
  • Die chemische und mikroscopisch-bakteriologische Untersuchung des Wassers... 1889, Ferdinand Tiemann, August Anton Hieronymus Gärtner
  • Ueber Veilchenaroma, 1893, Ferdinand Tiemann, ‎Paul Krueger
  • Handbuch der Untersuchung und Beurtheilung der Wasser, 1895

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Cornell Chem[rompita ligilo]
  2. Orto-formiligo, en organika kemio, estas aldono de la grupo formila (-CH=O) en la pozicioj 1 kaj 2 de alia aromata kemiaĵo.
  3. Encyclopedia.com
  4. Acetiligo estas aldono de la acetila grupo (H3C-CO-R) al unu organika substanco.