Ferenc Baja, laŭ hungarlingve kutima nomordo Baja Ferenc estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, kulturisto.

Ferenc Baja
Ferenc Baja en 2013
Ferenc Baja en 2013
Persona informo
Naskiĝo 4-an de julio 1955 (1955-07-04) (68-jaraĝa)
en Kecskemét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Baranya Megyei SZC Zipernowsky Károly Műszaki Technikum • Universitato de DebrecenUniversitato de Debrecen
Infano 1
Okupo
Okupo politikisto
TTT
Retejo http://www.mszp.hu/parttag/baja_ferenc
vdr

Ferenc Baja [1] naskiĝis la 4-an de julio 1955 en Kecskemét.

Biografio redakti

Ferenc Baja frekventis baz- kaj mezlernejojn en sia naskiĝurbo, Szeged kaj Pécs, en la lasta urbo li abiturientis en 1974. Post soldatiĝo li plulernis unu jaron en altlernejo en Szeged, poste en Universitato de Debrecen laŭ koresponda lernado. Li laboris ekde 1977, sed li pli frue ankaŭ laboris en neplena labortempo. En 1982 li akiris kulturistan diplomon, post 2 jaroj li doktoriĝis el filmestetiko. Ekde 1983 li laboris en municipo de Nyíregyháza, kie li ricevis kulturajn taskojn kun postenoj. Li aliĝis al la komunistoj en 1988, sed la partio transformiĝis al socialistoj en la sekva jarfino. Li estis parlamenta deputito inter 1994 kaj 2014 kaj ankaŭ ministro pri medio inter 1994 kaj 1998, inter 2002 kaj 2010 subministro, sed li havis ankaŭ partiajn postenojn.

Li edziĝis en 1981 baldaŭe havanta filon.

Fontoj redakti