Ferenc Beniczky [benicki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Beniczky Ferenc estis hungara politikisto, parlamentano, membro de supera ĉambro, departementestro, subministro, teatrestro. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis benicei kaj micsinyei [miĉinjei], lia edzino estis Lenke Beniczkyné Bajza.

Ferenc Beniczky
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1833 (1833-01-06)
en Peŝto
Morto 14-an de majo 1905 (1905-05-14) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Lenke Beniczkyné Bajza
Infanoj Agatha Beniczky • Ferenc Beniczky
Okupo
Okupo politikisto
vdr
Ferenc Beniczky en 1900

Ferenc Beniczky [1] naskiĝis la 6-an de januaro 1833 en Pest (urbo), li mortis la 14-an de majo 1905 en Budapeŝto, li estis entombigita en Zsámbok.

Biografio redakti

Ferenc Beniczky estis edukita ĉefe hejme. Li vojaĝis en Eŭropo inter 1854-1861. Li edziĝis en 1862. En 1868 li estis nomumita financa konsilisto kaj gvidanto de bieno en Gödöllő. En 1880 li estis nomumita parlamenta deputito, post 2 jaroj li iĝis ankaŭ departementestro, en 1884 subministro pri enlandaj aferoj. Inter 1888 kaj 1891 li estis nomumita teatrestro de la ŝtataj teatroj (tio signifis 2 teatrojn: Nacia Teatro (Budapeŝto) kaj Budapeŝta Ŝtata Operejo). Ekde 1890 ĝis sia morto li estis departementestro de Pest-Pilis-Solt-Kiskun. Li ricevis hungarajn kaj eksterlandajn premiojn, krome li havis la titolojn vera interna sekreta konsilisto kaj imperiestra kaj reĝa ĉambelano.

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti