Ferenc Borgia Kéri

Ferenc Borgia Kéri, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kéri Borgia Ferenc estis hungara pastro, jezuita monaĥo, astronomo, matematikisto, klasika filologo, profesoro. Lia nomo aperis ankaŭ en formo Kéry.

Ferenc Borgia Kéri
Persona informo
Naskiĝo 10-an de oktobro 1702 (1702-10-10)
en Kenézlő
Morto 1-an de decembro 1768 (1768-12-01) (66-jaraĝa)
en Trnava
Lingvoj latina
Okupo
Okupo astronomopedagogofizikisto
vdr

Ferenc Borgia Kéri [1] naskiĝis la 10-an de oktobro 1702 en Kenézlő. Li mortis la 1-an de decembro 1768 en Hungara reĝlando en Nagyszombat (nuntempa Trnava en Slovakio).

Biografio redakti

Ferenc Borgia Kéri aliĝis al la jezuitoj en 1719. Li lernis filozofion kaj teologion en Jezuita Universitato de Nagyszombat, poste li plulernis en Vieno. Post lernado li instruis ne nur en la menciita universitato, sed ankaŭ en Vieno, Graz, Buda (foje li estis inspektoro). En la universitato li estis la unua, kiu okupiĝis pri astronomio, li kreis spegulan teleskopon. En la studjaroj 1753 kaj 1762 li estis rektoro de la universitato.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Panegyricus S. Ignatio (1730)
  • Divus Ivo in Academia S. Jesu D. Joannis Baptistae basilica dictione panegyrica celebratus... (1742)
  • Dissertatio physica de Corpore generatim deque opoosito eidem vacuo (1752)
  • Dissertatio de luce ejusque proprietatibus Cassoviae (1756)

Fontoj redakti