Ferenc Csepreghy [ĉepregi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csepreghy Ferenc estis hungara verkisto, poeto, membro de Societo Petőfi.

Ferenc Csepreghy
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1842 (1842-08-15)
en Salka
Morto 6-an de februaro 1880 (1880-02-06) (37-jaraĝa)
en Sokołowsko
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Memorigilo Ferenc Csepreghy
Profesio
Okupo verkisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Memortabulo de Ferenc Csepreghy

Ferenc Csepreghy naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1842 en hungara vilaĝo Szalka (nuntempa Salka en Slovakio). Li mortis la 6-an de februaro 1880 en Görbersdorf.

Biografio redakti

Ferenc Csepreghy lernis por meblisto, poste li eklaboris en Pest (urbo) en 1860. En 1862 li verkis jam teatraĵon. Poste li laboris en Esztergom kaj Vieno. Pro malsano li revenis al Szalka, sed en 1868 li denove eklaboris en urbo Pest. Post 1872 li okupiĝis sola pri literaturo kaj tiam li edziĝis. En 1878 li denove malsaniĝis kaj li mortis eksterlande dum kuracado. Liaj verkoj aperis ekzemple en Vasárnapi Ujság, Fővárosi Lapok, Athenaeum (revuo).

Verkaro (elekto) redakti

  • romano: Az utolsó esztendő (La lasta jaro)
  • teatraĵoj:
    • Magyar fiúk Bécsben (Hungaraj knaboj en Vieno) 1871
    • A vizözön (La diluvo) 1875
    • Szép Meluzina (Bela Meluzina) 1877
    • A piros bugyelláris (La ruĝa monujo); ankaŭ germane: Die rothe Brieftasche 1880
  • kolektaĵoj:
    • Csepreghy Ferenc összes művei (Ĉiuj verkoj de Ferenc Csepreghy) 1881
    • Csepreghy Ferencz színművei (Teatraĵoj de Ferenc Csepreghy) 1878

Fontoj redakti