FIALA Ferenc estis hungara politikisto, ĵurnalisto, skermisto naskita en Koloĵvaro la 19-an de decembro 1904 kaj mortinta en Saarbrücken la 14-an de septembro 1988.

Ferenc Fiala
Persona informo
Naskiĝo 19-an de decembro 1904 (1904-12-19)
en Kluĵo
Morto 14-an de septembro 1988 (1988-09-14) (83-jaraĝa)
en Sarbruko
Okupo
Okupo ĵurnalistoarkitekto
vdr

Kariero redakti

Ferenc Fiala havigis diplomon de inĝeniero pri konstruo en Budapeŝto, kaj plustudis en Munkeno kaj Parizo. De 1932 ĝis 1934 li estis politika artikolisto kaj interna kunlaboranto de la gazeto Magyarság, de 1934 interna kunlaboranto de la gazeto Új Magyarság. Li estis la iniciantinto de la nacisocialista movado en Hungario, direktisto de la presaraferoj de la Nyilaskeresztes Párt (Sagkruca Partio). En 1944 li estis presarĉefo de la partio, redaktoro de la gazeto Összetartás, politika ĉefkunlaboranto kaj ĉefartikolisto de la Pesti Újság kaj Magyarság. En 1946 la Popoltribunalo kondamnis lin al morto, sed poste ĝi ŝanĝis tiun al tutviva malliberejo. En oktobro de 1956 li loksidiĝis en Germanio, kie li redaktis la gazetojn Magyar Egység, Összefogás, Hídfő, resp. Új Hídfő. De 1927 ĝis 1944 li estis skermisto, spadisto de la Magyar Atlétikai Club (MAC). En 1930 kiel membro de spadteamo li estis altlerneja ĉampiono, en la individua konkurso li havigis la 2-an lokon. En 1932 kaj 1933 li estis ano de la spadteamo.

Libro redakti

  • Ungarn in Ketten (Saarbrücken, 1957);
  • Vádló bitófák. A magyar nemzet igazi sírásói (kun Lajos Marschalkó, London, 1958);
  • Egy hajó elsüllyedt a Dunán (München, 1960);
  • Zavaros évek… A Horthy-korszaktól Kádár Jánosig (London, 1965, München, 1976);
  • Berkes és a szerzetes (München, 1979);
  • Egyszerű történet és egyéb históriák. Politikai vázlatok (San Francisco, 1986);
  • Szálasi Ferenc életrajza kaj Magyar nemzetiszocialista mozgalom története restis en manuskripto.

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon.