Ferenc Forgách (episkopo)

Grafo Ferenc FORGÁCH [forga:ĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Forgách Ferenc estis hungara episkopo, kanceliero, kanoniko, preposto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis ghymesi kaj gácsi, lia frato estis Imre Forgách.

Ferenc Forgách
Ferenc Forgách
Ferenc Forgách
Persona informo
Naskonomo hungare Forgách Ferenc
Naskiĝo 1530
en Buda
Morto 19-an de januaro 1577 (1577-01-19)
en Padovo
Religio katolikismo vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj vd
Familio
Familio Forgách
Patro Zsigmond Forgách de Ghymes de Gács vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo • politikisto vd
Episkopo de Várad
Dum 1566
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ferenc Forgách [1] naskiĝis en 1530? en Buda. Li mortis la 19-an de januaro 1577 en Italio en Padovo.

Biografio redakti

Ferenc Forgách lernis, eĉ doktoriĝis en Padovo. Hejmenveninta li tuj iĝis kanoniko en Eger. En 1566 li estis simbola episkopo de Várad. Tiutempe li strebis por konstata batalado kontraŭ la turkoj. Liaj baldaŭaj ĉefaj postenoj kaj titoloj estis:

En 1569 li forlasis la Habsburgojn kaj vojaĝis al Transilvanio, kie post 2 jaroj li estis elektita kanceliero. Baldaŭe li ricevis diplomatiajn taskojn en Krakovo. En 1575 li vojaĝis al Padovo por resaniĝi, kie li mortis.

Liaj elektitaj publikaĵoj redakti

  • ’’Oratio in funere Augustiss. Potentis. Felicis. Pacifici, Pientiss…’’ (1565)
  • ’’Zigethi, Hungariae claustri praestantissimi vera Descriptio et Obsidionis Epitome…’’ (1587)
  • ’’Francisci Forgachii de Ghymes Pannonii…’’ (1788)

Fontoj redakti