GESZTI Ferenc (gesti) estis hungara fortikaĵkapitano naskita en ? ĉirkaŭ 1545 kaj mortinta en Szászváros la 11-an de majo 1595.

Kariero redakti

Ferenc Geszti estis ido de etnobela familio el Transdanubio. Li distingiĝis en bataloj kontraŭ la turkoj. Pere de sia edziĝo en 1580 li ricevis grandegan bienon kaj la fortikaĵon Diósgyőr. Al invito de Stefano Báthori en 1581 li iris en Transilvanion kaj baldaŭ li iĝis regantkonsilanto kaj landa ĉefkapitano kaj kapitano de la fortikaĵo Déva. Li estis intima homo de la reganto Sigmundo Báthori. Je lia elspezo aperis presite la Malnova Testamento en rumana lingvo (Szászváros, 1582) laŭ la hungara eldonaĵo de Gáspár Heltai. Li estis senskrupula bienhaviginto; laŭ siaj kuntempuloj oni venenigis lin.

Fonto redakti