Ferenc Gillemot [ĵilmo], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gillemot Ferenc estis hungara sportisto en pluraj branĉoj (futbalisto, trejnisto, remisto) sportĵurnalisto naskita en Budapeŝto la 11-an de septembro 1875 kaj mortinta en proksimeco de Petrozsény la 9-an de novembro 1916. Lia filo estis László Gillemot.

Ferenc Gillemot
Persona informo
Naskiĝo 11-an de septembro 1875 (1875-09-11)
en Budapeŝto
Morto 9-an de novembro 1916 (1916-11-09) (41-jaraĝa)
en Petroșani
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Vilmos Gillemot
Infano László Gillemot
Okupo
Okupo futbalisto • ĵurnalisto • futbala trejnisto • futbal-arbitraciisto • biciklisto • kuristo • naĝisto
vdr

Kariero redakti

Ferenc Gillemot havis sukcesojn en bicikla sportoj. Li gajnis dufoje en la siatempa plej granda hungara konkurso (inter BudapeŝtoSiófok). Li estis ankaŭ piedpilkisto, atleto. Li estis la unua konata trejnisto de la hungara nacia futbala teamo (1902-1904). De 1907 li estis futbalisto de Bp.-a Torna Club, poste ĝia trejnisto. De 1910 li gvidis la sportrubrikon de gazeto Az Est. En 1911 li fondis sportĵurnalon titolitan Tribün, kiu ĉesis en 1912. Li mortis en la Unua mondmilito.

Fonto redakti

 
GILLEMOT Ferenc.