Ferenc Hézső [hEĵO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hézső Ferenc estas hungara pentristo, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.

Ferenc Hézső
Ferenc Hézső inaŭguras ekspozicion
Ferenc Hézső inaŭguras ekspozicion
Persona informo
Naskonomo Hézső Ferenc
Naskiĝo 26-an de januaro 1938 (1938-01-26) (86-jaraĝa)
en Hódmezővásárhely
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Ferenc Hézső [1] naskiĝis la 26-an de januaro 1938 en Hódmezővásárhely.

Biografio redakti

Ferenc Hézső frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Hungara Belarta Alternejo en 1962. Liaj plej gravaj instruistoj estis Endre Domanovszky kaj Gyula Pap. Post la diplomo li revenis al sia naskiĝurbo kaj li ekinstruis komence en bazlernejo, poste en gimnazio, samtempe li aliĝis al la loka artistkolonio. Inter 1968 kaj 1991 li gvidis artistan tendaron en Mártély, inter 1963–1986 li gvidis artistan rondon en Makó. Inter 19751995 li instruis en Pedagogia Altlernejo de Szeged, li estis katedrestro inter 1982–1992, vicrektoro inter 1984–1987. Dum la altlernejaj jaroj li vizitis somere plurajn artistkoloniojn.

Li ricevis stipendiojn en la jaroj 1972, 1983, premiojn aŭ medalojn inter 1966 -2004. Li edziĝis en 1964, filo naskiĝis en la sama jaro, filino post 3 jaroj.

El solaj ekspozicioj redakti

  • Hódmezővásárhely (1967, 1973, 1978, 1987, 1991, 1999, 2005, 2008)
  • Szeged (1967, 1973, 1978, 1982, 1988, 2008, 2010)
  • Budapeŝto (1968, 1972, 1977, 1984, 1987, 1998, 2006)
  • Debrecen (1971, 1986, 1994)
  • Makó (1983)

El kolektivaj ekspozicioj redakti

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Rekviem egy jó parasztért (1982)
  • Legelő
  • Tavasz
  • Piac
  • Legelő szélén
  • Virágzó fák
  • Nádas mellett
  • Galambász
  • Önarckép

Elektitaj similaj artaĵoj redakti

  • Sportágak (ceramika muro, Hódmezővásárhely, 1962)
  • Gyümölcsszüret - Életfa (gobelino, Kiskunfélegyháza, 1967)
  • Születés (mozaiko, Hódmezővásárhely, 1984) [2]
  • Pegazus (mozaiko, Hódmezővásárhely, 1984)
  • Párviadal (granda murpentraĵo, Hajdúhadház, 1994)
  • Hortobágy üzenete , (granda murpentraĵo, Debrecen, 1997)

Fontoj redakti