Ferenc Havasi [havaŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Havasi Ferenc estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, laboristo.

Ferenc Havasi
Persona informo
Naskiĝo 20-an de februaro 1929 (1929-02-20)
en Piszke
Morto 3-an de junio 1993 (1993-06-03) (64-jaraĝa)
en Tata
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Hungara Socialista Laborista Partio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ferenc Havasi [1] naskiĝis la 20-an de februaro 1929 en Piszke. Li mortis la 3-an de junio 1993 en Tata (Hungario).

Biografio redakti

Ferenc Havasi frekventis bazlernejon, poste li eklaboris en uzino pri cemento, dume li frekventis ankaŭ metilernejon. Li iĝis masonisto. Li aliĝis al la sindikato en 1947, en la sekva jaro al la komunistoj. En 1949 li estis uzina partiestro, poste li frekventis partian altlernejon. Post lernado li ricevis partiajn postenojn. En la 1950-aj jaroj li plulernis en faklernejo, krome en partia altlernejo en Moskvo, poste li havis signifajn partiajn postenojn. Li estis vicĉefministro inter 1975 kaj 1978, poste denove li havis partiajn postenojn. Inter 1980 kaj 1988 li estis parlamenta deputito, poste li pensiuliĝis.

Fontoj redakti