Ferenc Jahn [jAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jahn Ferenc estis hungara kuracisto, komunisto.

Ferenc Jahn
Persona informo
Naskonomo Jahn Ferenc
Naskiĝo 7-an de februaro 1902 (1902-02-07)
en Hungario
Morto 5-an de majo 1945 (1945-05-05) (43-jaraĝa)
en Koncentrejo Dachau
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Ferenc Jahn [1] naskiĝis la 7-an de februaro 1902 en Budapeŝto, li mortis la 8-an de marto 1945 (laŭ aliaj informoj la mortotago estas la 5-a) en Dachau (Nazia Germanio).

Biografio redakti

Ferenc Jahn akiris medicinan diplomon en Reĝa Scienca Universitato Péter Pázmány en 1928. Post siaj studoj li iĝis privata kuracisto, li intence kuracadis malriĉulojn. En la sekva jaro li aliĝis al la socialdemokratoj en Kispest, kie li estis tre aktiva. Li aranĝis ankaŭ kuracistan sindikaton. En la fruaj 1930-aj jaroj li aliĝis al la malpermesitaj komunistoj. En 1936 li estis elektita deputito de urbestraro de Kispest, dume li donis medicinajn helpojn al la kaŝiĝantaj komunistoj. En 1940 li estis arestita, poste oni forprenis la diplomon kaj la mandaton. En 1943 li liberiĝis kaj sekrete li helpis la partizanojn. En la sekva jaro li denove estis arestita, fine li mortis pro tifo en koncentrejo.

Elektitaj medicinaj kontribuoj redakti

  • Az orvos helye a társadalomban (1931)
  • A szociálpolitika és a termelési viszonyok (1933)
  • Hogyan élnek a kispesti téglagyári munkások? (1938)
  • A toll fegyverével (kolektitaj kontribuoj, 1968)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti