Ferenc Kassai-Schallmayer

Ferenc Kassai-Schallmayer [kaŝai-ŝalmajer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kassai-Schallmayer Ferenc estis hungara politikisto, ministro.

Ferenc Kassai-Schallmayer staras dekstre la tria

Ferenc Kassai-Schallmayer [1] naskiĝis en 1903 en Hungara reĝlando en Kassa (nuntempa Košice en Slovakio). Li mortis la 30-an de oktobro 1946 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ferenc Kassai-Schallmayer apartenis al la germana minoritato de la reĝlando. Li aĝis 16, kiam li forlasis la familion kaj li aliĝis al la Hungara Ruĝa Armeo. Li konatiĝis ankaŭ pri komunistaj ideoj. Post falo de la Soveto li lernis por esti presisto. En la 1930-aj jaroj li redaktis komunistan gazeton. Iom poste evidentiĝis, ke li havas emon kun la nazioj, tial li forlasis la komunistojn kaj li aliĝis al Sagokruca Partio. Iom poste li estis kondamnita, en 1941 li liberiĝis. Post 2 jaroj li iĝis ĉefa propagandisto de la partio. Post puĉo de Ferenc Szálasi li estis senpostena ministro. Post la 2-a mondmilito li estis kondamnita je morto.

Fontoj redakti