Ferenc Klimkovics [klimkoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Klimkovics Ferenc, slovake estis hungara pentristo, instruisto. Lia frato estis Béla Klimkovics.

Ferenc Klimkovics
Portreto de Marastoni pri Ferenc Klimkovics en 1861
Portreto de Marastoni pri Ferenc Klimkovics en 1861
Persona informo
Naskonomo Klimkovics Ferenc
Naskiĝo la  21-an de aŭgusto 1825(nun 1825-08-21)
en Hungario Kassa (Hungara reĝlando)
Morto la 9-an de aprilo 1890
en Hungario Budapeŝto (Aŭstrio-Hungario, Hungara reĝlando)
Lingvoj slovakaaŭstra-germanahungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Ignác Klimkovič
Frat(in)oj Béla Klimkovics • Florián Klimkovič • Gabriel Klimkovič
Okupo
Okupo pentristo • artinstruisto • restorer • instruisto
vdr
Ferenc Klimkovics: Hungara popolkostumo en regiono Kalotaszeg

Ferenc Klimkovics [1] naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1825 en Kassa (Hungara reĝlando, nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 9-an de aprilo 1890 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ferenc Klimkovics frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste en 1845 li iris al Eger, kie li pentradis portretojn. En la sekva jaro li ekstudis en privata akademio de Jakab Marastoni. La Hungara revolucio de 1848 interrompis la lernadon kaj li batalis en la hungara armeo. Li daŭris la lernadon en arta akademio de Vieno, kie lia ĉefinstruisto estis Ferdinand Georg Waldmüller. Post lernado li hejmenvenis kaj pentradis poertretojn kaj altarajn bildojn. Inter 1856 kaj 1859 li lernis ĉe Léon Cogniet en Parizo, poste li hejmenvenis kaj li fondis pentristan lernejon en sia naskiĝurbo. Li ankaŭ instruis desgnon en gimnazio de Pest (urbo) inter 1860-1889. En 1872 li fondis muzean societon en la sama urbo, post 4 jaroj muzeon. Li ŝatis pentradi portretojn, ĝenrojn, historiajn temojn, hungarajn popolkostumojn.

Elektitaj pentraĵoj redakti

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti