LAJCSÁK Ferenc (lajĉa:k) estis hungara romkatolika episkopo naskita en Selmecbánya 12-an de decembro 1772 kaj mortinta en Váradolaszi la 5-an de majo 1848.

Biografio redakti

Ferenc Lajcsák studis teologion en Pozsony. Post 1795 li estis notario en la loktenantkonsilataro de Esztergom. De 1801 li estis episkopa sekretario en Nadjvarado, pli poste direktoro de porpastra edukejo. En 1825 oni nomumis lin al episkopo de Rozsnyó. Li fariĝis en 1827 episkopo de Nadjvarado. En 1840 li demisiis pro sia malsano. Li estis la unua katolika episkopo, kiu ordonis, ke la miksaj geedziĝoj estu beneblaj nur tiam, se la naskiĝontaj geknaboj estos edukitaj en spirito katolika.

Fonto redakti