Ferenc Malatinszky

Ferenc Malatinszky [malatinski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Malatinszky Ferenc estis hungara agronomo, senatano. Lia nobela antaŭnomo estis alsómalatinai [alŝOmalatinai].

Ferenc Malatinszky
Ferenc Malatinszky
Ferenc Malatinszky
Persona informo
Naskiĝo 7-an de septembro 1863 (1863-09-07)
en Tapolca
Morto 7-an de februaro 1951 (1951-02-07) (87-jaraĝa)
en Keszthely
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Ferenc Malatinszky[1] naskiĝis la 7-an de septembro 1863 en Tapolca, li mortis la 7-an de februaro 1951 en Keszthely.

Biografio redakti

Ferenc Malatinszky frekventis jezuitajn gimnaziojn en en:Kalksburg kaj Kalocsa, poste li akiris agronomian diplomon en Hungara Reĝa Ekonomia Alta Edukejo de Magyaróvár en 1885. Post la diplomo li laboris en la familiaj bienoj ĉe Tilaj kaj Zalacsány, baldaŭ ankaŭ ĉe Badacsony. Ekde 1886 li komencis politikadi en Zala (historia departemento). En 1922 li ricevis la titolon ekonomia ĉefkonsilisto, post 4 jaros li estis ankaŭ senatano. Li ricevis ŝtatan premion en 1943. Dum la frua socialismo li estis deportita. Li edziĝis en 1890, lia edzino naskis 2 gefilojn (1892, 1893).

Fontoj redakti

Referencoj redakti