Ferenc Markó, laŭ hungarlingve kutima nomordo Markó Ferenc estis hungara pentristo. Lia patro estis Károly Markó (1793), Lia frato estis Károly Markó (pli juna).

Ferenc Markó
Persona informo
Naskonomo Markó Ferenc
Naskiĝo 3-an de junio 1832 (1832-06-03)
en Hungario Kismarton (Hungara reĝlando)
Morto 3-an de aŭgusto 1874 (1874-08-03) (42-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Károly Markó
Frat(in)oj Károly Markó • András Markó
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Ferenc Markó [1] naskiĝis la 3-an de junio 1832 en Kismarton (Hungara reĝlando, nuntempa Eisenstadt en Aŭstrio), li mortis la 3-an de aŭgusto 1874 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ferenc Markó komencis lerni pentradon hejme, poste en Accademia delle Belle Arti en Florenco 2 jarojn. Li apogis liberecbatalon de Giuseppe Garibaldi, tial li estis kondamnita je prizono. Ekde 1853 li vivis en Pest (urbo). Li pentradis pejzaĝojn kaj ĝenrojn.

Elektitaj ekspozicioj redakti

  • Florenco (1852)
  • Vieno
  • Pest

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Dinnyszüret (Rikolto de akvomelonoj) (1852, vidu la bildon!)
  • Olasz kert nőalakkal (1863)
  • Vándorborbély (Migranta barbiro) (1863, vidu la bildon!)
  • Udvarlás (Amindumado) (1866, vidu la bildon!)
  • Hegyvidéki tájkép zergékkel (1866)
  • Vályogvetők (Produktantoj de argilaj brikoj) (1870, vidu la bildon!)
  • Cigány putri
  • Vihar előtt
  • Gázló
  • Pásztor és nyája

Fontoj redakti