MONAY Ferenc (monai) estis hungara minoritata pastro, instruisto, konfesianto en Vatikano, historiisto, verkisto naskita en Nagybánya la 22-an de decembro 1878 kaj mortinta en Vatikano la 5-an de majo 1964.

Ferenc Monay
Persona informo
Naskiĝo 22-an de decembro 1878 (1878-12-22)
en Baia Mare
Morto 6-an de majo 1964 (1964-05-06) (85-jaraĝa)
en Romo
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj italarumanalatinahungara vd
Ŝtataneco HungarioRumanio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • ordenfrato • kulturhistoriisto • Literatura tradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Ferenc Monay studis en Eger kaj en Romo en Universitato Gregoro. En 1901 li instruis en Szilágysomlyó, en 1902, li estis helppastro en Arad, ekde 1903 li instruis en Marosvásárhely, ekde 1909 li estis parokiestro en Arad, ekde 1918 regionestro, ekde 1922 asistanto en la ordena centrto de Romo, ekde 1927 li estis konfesianto en la Santa Petro preĝejo. Li pensiuliĝis en 1958. Li redaktis la ĵurnalon Egyetértés en Marosvásárhely en 1903 – 1904, Katholikus Egyházi Tudósító en Arad en 1918. Li estis kunlaboranto de Katolikus Lexikon. Li tradukis ĉiujn verkojn de Sankta Francisko el Asizo en hungaran lingvon (Marosvásárhely 1907).

Verkoj redakti

  • Római levelek (Arad. 1927);
  • A lateráni béke: 1929. febr. 11. (Arad, 1929);
  • Adatok a magyarországi és erdélyi minoriták irodalmi munkásságáról (Róma, 1953);
  • De provincia Hungarica ordinis fratrum minorum conventualium memoriae historicae (Róma, 1953);
  • A római magyar gyóntatók (Róma, 1956);
  • P. Kelemen Diák, a Felső-Tiszavidék apostola (Róma, 1957).

Fonto redakti