Ferenc Sándor Kiss

Ferenc Sándor KISS [ŝAndor kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kis Ferenc SándorKiss Ferenc (en Kis la simpla s ne estas tajperaro) estis hungara aktoro, teatrestro, akademia instruisto.

Ferenc Sándor Kiss
Ferenc Sándor Kiss en rolo de Lucifer
Ferenc Sándor Kiss en rolo de Lucifer
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aprilo 1893 (1893-04-15)
en Székesfehérvár
Morto 13-an de aŭgusto 1978 (1978-08-13) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro • filmaktoro
vdr

Ferenc Sándor Kiss [1] naskiĝis la 15-an de aprilo 1893 en Székesfehérvár (laŭ alia informo la naskiĝjaro estas 1892), li mortis la 13-an de aŭgusto 1978 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ferenc Sándor Kiss post la abituriento li estis parte studento de Teatra Akademio, parte soldato en la 1-a mondmilito. Li debutis kiel aktoro en Debrecen. Ekde 1919 li estis membro de Nacia Teatro (Budapeŝto), kie en 1937 estis nomumita "eterna membro". Kelkfoje li havis rolojn ankaŭ en aliaj teatroj. Inter 1933-1944 li ankaŭ instruis en la teatra akademio, eĉ li estis akademiestro inter 1937-1944, fine Ferenc Szálasi nomumis lin teatrestro de la Nacia Teatro. Tial en 1945 li estis kondamnita, li estis en prizono ĝis 1953. Liberiĝanta li povis esti nur helplaboristo. Post 3 jaroj li denove aktoradis, liaj pli gravaj teatraj stacioj estis:

Intertempe li pensiuliĝis en 1961, sed poste li ricevis rolojn ne nur en teatroj, sed ankaŭ en filmoj. Lia memuaro Mindenért fizetni kell aperis en 1971. Li ricevis premiojn en 1935 kaj 1963. Li edziĝis trifoje, li havis 2 filinojn.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj filmaj roloj redakti

  • Rákóczi induló (1933)
  • Európa nem válaszol (1941)
  • Égi madár (1958)
  • Dudek horoj (filmo) (1965)
  • A vihar (1976)

Fontoj redakti