Ferenc Saárossy-Kapeller

Ferenc Saárossy-Kapeller [ŝAroŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Saárossy-Kapeller Ferenc estis hungara ministeria oficisto, muzeestro, abelbredisto. Lia nobela antaŭnomo estis sárosi [ŝAroŝi] ekde 1874.

Ferenc Saárossy-Kapeller
Ferenc Saárossy-Kapeller
Ferenc Saárossy-Kapeller
Persona informo
Naskiĝo la  19-an de septembro 1850(nun 1850-09-19)
en Hungario Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 24-an de novembro 1918
en Hungario Budapeŝto (Hungara Popola Respubliko)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo muzeologo
vdr

Ferenc Saárossy-Kapeller[1] naskiĝis la 19-an de septembro 1850 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 24-an de novembro 1918 en Budapeŝto (Hungara Popola Respubliko).

Biografio redakti

Ferenc Saárossy-Kapeller frekventis gimnaziojn en Eperjes, Nagyvárad kaj Eger, poste li studis juron en Reĝa Jura Akademio (Kassa) (1871-1873), agronomion en Ekonomia Akademio (Magyaróvár) (1873–1874). En 1875 kaj 1876 li estis eksterlande, kie iomete frekventis kelkajn lernejojn kaj studvojaĝis en okcidenta Eŭropo. Hejmenveninta li havis postenon en ministerio. En 1902 li ricevis la rangon ministeria konsilisto. Inter 1904-1910 li estis muzeestro. Libertempe li estis abelbredisto, dum la ministeria laboro li ofte okupiĝis pri abelaj problemoj. Li havis edzinon.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Az erdőtörvény (1879. évi XXXI. t.-c.) magyarázata (1883)
  • Magyarország borászati törzskönyve (1885)
  • A méhészet multjáról és jelenéről, különös tekintettel hazánkra (1902)
  • A méhészetről szóló törvényjavaslat (1902)

Fontoj redakti

Referencoj redakti