Ferenc Schafarzik [ŝafarzik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schafarzik Ferenc estis hungara geologo, hidrologo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1916).

Ferenc Schafarzik
Persona informo
Naskiĝo 20-an de marto 1854 (1854-03-20)
en Debrecen
Morto 5-an de septembro 1927 (1927-09-05) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco AŭstrioHungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Parencoj Aladár Vendl
Okupo
Okupo geologo • universitata instruisto
vdr

Ferenc Schafarzik [1] naskiĝis la 20-an de marto 1854 en Debrecen. Li mortis la 5-an de septembro 1927 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ferenc Schafarzik frekventis universitaton en Budapeŝto, kie li ricevis diplomon pri edukado en 1877, pri filozofio en 1881. Inter 1876-1882 li helpis laborojn de geologoj, poste li jam apartenis al geologia instituto. Ekde 1891 li instruis en teknikuniversitato en Budapeŝto. En 1886 li faris esplorvojaĝon al Kaŭkazo, en 1889 al Italio, en 1891 al Norvegio, post 2 jaroj al Grekio. En 1895 li geologie esploris ĉirkaŭaĵon de Budapeŝto.

Verkaro (elekto) redakti

  • A Cserhát délnyugati részének eruptív kőzetei]] (1881)
  • A Cserhát piroxénandezitjei (1892)
  • A magyar korona országai területén létező kőbányák részletes ismertetése (Detala priskribo de ŝtonminejoj ekzistantaj en la plena Hungara reĝlando, (1904)
  • A Budapesti Duna paleohidrografiája (1918)
  • Geológiai kirándulások Budapest környékén (Geologiaj ekskursoj en ĉirkaŭaĵo de Budapeŝto), (1929)

Fontoj redakti