Ferenc Szabó (fizikisto)

Ferenc Szabó [sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó Ferenc estis hungara fizikisto, inĝeniero, profesoro, membro (korespondanta en 1982, ordinara en 1998) de Hungara Scienca Akademio.

Ferenc Szabó
Persona informo
Naskiĝo 10-an de marto 1926 (1926-03-10)
en Gyoma
Morto 13-an de julio 2002 (2002-07-13) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo fizikisto • elektrika inĝeniero
vdr

Ferenc Szabó [1] naskiĝis la 10-an de marto 1926 en Gyoma (nun urboparto de Gyomaendrőd). Li mortis la 13-an de julio 2002 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ferenc Szabó frekventis mezlernejon en Békéscsaba, poste teknikuniversitaton en Budapeŝto. Li akiris inĝenieran diplomon en 1950. Komence li laboris en fizika esplorinstituto, poste en ministerio, sed en 1957 li revenis al la instituto. Li longe okupiĝis pri atomenergio, eĉ pri atomenergiejo. Ekde 1977 li instruis en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto kiel titulara profesoro. Inter 1978 kaj 1989 li gvidis la instituton. Ekde la 1980-aj jaroj li okupiĝis pri kosmosondiloj. Li ricevis 10 premiojn inter 1954 kaj 1986.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Five years experience with the Hungarian WWRS-Type Reactor (1964)
  • Reaktorfizikai mérések (1970)
  • Atomenergia-programunk reaktorkutatási háttere (1985)

Fontoj redakti