Ferenc Szegedy

hungara politikisto

Ferenc Szegedy [segedi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szegedy Ferenc estis hungara politikisto, direktora membro de Hungara Scienca Akademio (1830).

Ferenc Szegedy [1] naskiĝis en 1787 en Ötvöspuszta. Li mortis la 24-an de majo 1848 en Vieno.

Biografio redakti

Ferenc Szegedy frekventis lernejon en Vieno. En 1809 li batalis kontraŭ Napoleono en Győr. Inter 1815 - 1819 li estis subdepartementestro de Zala (historia departemento). Post jaroj li apartenis al la opoziciuloj. Inter 1825 - 1827 li estis parlamenta deputito. Baldaŭe li estis membro de la supera juĝejo, poste li estis laŭvice ĉefdepartementestro de Szabolcs kaj Verőce. Pro akuta malsano fine li rezignis pri ĉiuj postenoj.

Fontoj redakti