Ferenc Szelényi

kuracisto, agronomo

Ferenc Szelényi [selEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szelényi Ferenc estis hungara agronomo, kuracisto, altlerneja instruisto, grundisto. Lia origina familia nomo estis Frischmann [friŝman] ĝis 1940.

Ferenc Szelényi
Persona informo
Naskonomo Frischmann Ferenc
Naskiĝo 4-an de septembro 1909 (1909-09-04)
en Budapeŝto
Morto 18-an de majo 1991 (1991-05-18) (81-jaraĝa)
en Debrecen
Lingvoj hungaragermanaitala
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Torino
Okupo
Okupo kuracisto • agronomo • universitata instruisto
vdr

Ferenc Szelényi[1] naskiĝis la 4-an de septembro 1909 en Budapeŝto, li mortis la 18-an de majo 1991 en Debrecen.

Biografio redakti

Ferenc Szelényi maturiĝis en gimnazio de Eisenstadt, poste li akiris kirurgian diplomon en Universitato de Torino. Dum la studentaj jaroj li ricevis tuberkulozon pro sekcado de mortintoj en 1932. Post 3 jaroj li hejmenvenis kaj en Hungario la diplomo estis akceptita. Inter 1936-1940 li laboris en fakultato en Sopron kaj li interesiĝis pri produktado de rizoj, poste li laboris en agrikultura stacio en Sarkad. Li estis plibonigisto de rizoj. Dum la nazia erao (1944) li estis trudlaboristo, iom poste li kaŝiĝis, fine li ricevis svedan legitimilon. Inter 1945-1947 li estis kuracisto en Budapeŝto, poste li estis asistanto 2 jarojn en fakultato de Agronomia Universitato. Ekde 1949 en agronomia instituto en Debrecen. Li kandidatiĝis en 1952, doktoriĝis en 1988 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Inter 1953 kaj 1972 li estis katedrestro de Ekonomia Akademio (Debrecen). En 1960 li doktoriĝis en Agronomia Universitato de Gödöllő. Li pensiuliĝis en 1976, sed li partoprenis plu en la scienca esplora laboro.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Az éghajlat és időjárás szerepe a rizstermesztés terén (kunaŭtoro, 1940)
  • Laboratóriumi vizsgálati módszer a talajok levegő- és vízgazdálkodási adottságainak meghatározására (1954)
  • A túlöntözés veszélyének kérdése a laboratóriumi vizsgálatok tükrében (1957)
  • Mészkarbonátos ásványihumusztrágyák hatásmechanizmusának vizsgálata (1967)
  • Versuche zur Isolierung und Züchtung von im Böden lebenden Mykobakterien: methodischer Beitrag (kunaŭtoro, 1970)
  • Selektive Verhütung mykotischer Mischinfekte der Mykobakterien (kunaŭtoro, 1982)
  • A talaj javításának, s egyes tulajdonságainak elméleti és gyakorlati kapcsolata (tezoj de disertaĵo, 1988)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti