Ferenc Szoldatits [soldatiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szoldatits Ferenc estis hungara-itala pentristo. Lia familia nomvarianto estis Szoldatics.

Ferenc Szoldatits
Persona informo
Naskonomo Szoldatits Ferenc
Naskiĝo 29-an de novembro 1820 (1820-11-29)
en Balatonalmádi
Morto 25-an de januaro 1916 (1916-01-25) (95-jaraĝa)
en Romo
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Akademio de Belartoj de Vieno
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Ferenc Szoldatits [1] naskiĝis la 29-an de novembro 1820 en Vörösberény (nuntempa urboparto de Balatonalmádi, Hungara reĝlando), li mortis la 25-an de januaro 1916 en Romo (Italio).

Biografio redakti

Ferenc Szoldatits studis inter 1840-1848 en Akademio de Belartoj de Vieno kun financa helpo de János Ranolder. Liaj plej gravaj akademiaj instruistoj estis Leopold Kupelwieser kaj Joseph von Führich. En 1853 li translokiĝis al Romo, kie li renkontis Johann Friedrich Overbeck kaj baldaŭ aliĝis al la nazaretana skolo. Li ĝismorte vivis en Romo, tamen li ofte revojaĝis al Hungario por krei ekleziajn bildojn. En 1859 li studvojaĝis al Munkeno kaj Dresdeno. En 1867 li edziĝis al italino, en 1873 filo naskiĝis.

Ekspozicioj redakti

Elektitaj pentraĵoj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti