Ferike Vidor, laŭ hungarlingve kutima nomordo Vidor Ferike estis hungara aktoro, komikisto. Ŝia origina nomo estis Wechselmann FranciskaWeichselmann Fanni.

Ferike Vidor
Ferike Vidor
Ferike Vidor
Persona informo
Naskonomo Wechselmann Franciska
Naskiĝo la  21-an de junio 1889(nun 1889-06-21)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 23-an de januaro 1970
en Hungario Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Andor Gábor
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Ferike Vidor [1] naskiĝis la 21-an de junio 1889 en Budapeŝto (la fontoj mencias aliajn naskiĝtagojn), ŝi mortis la 23-an de januaro 1970 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ferike Vidor devenis el juda familio. Ŝi komence lernis en privata aktorlernejo de Szidi Rákosi, poste ŝi akiris aktoran diplomon en Teatra Lernejo en 1907. Ŝi debutis en privata trupo en Kecskemét. Ekde 1909 ŝi havis sukcesojn en diversaj kabaredoj aŭ komikaj teatretoj de Budapeŝto. En la 1920-aj jaroj ŝi ofte ludis en Berlino kaj Vieno. En 1937 ŝi apartenis al Teatro Belvárosi. Ekde 1940 pro la kontraŭjudaj leĝoj ŝi havis rolojn nur en teatro por judoj. Depost la 2-a mondmilito ŝi apartenis ĉefe al Nacia Teatro (Budapeŝto) kaj Teatro Belvárosi. Ŝi ricevis premion en 1957.

Ŝi edziniĝis en 1914, eksedziniĝis en 1919, ŝia dua edzo estis Andor Gábor inter 1919-1924.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj kinfilmaj roloj redakti

Ŝia libro redakti

  • Kezitcsókolom! (rememoroj, 1942)

Fontoj redakti