Ferito (magnetismo)

En elektrotekniko kaj elektroniko, la termino ferito identigas keramikajn materialojn el fera oksido (III) (Fe2O3)[1], kaj pli malofte, el magnetito (Fe3O4) kaj aliaj metalaj oksidoj. La feritoj estis evoluigitaj en 1930 de Yogoro Kato kaj Takeshi Takei de la Tokio-Instituto de Teknologio[2].

Feritoj uzataj por redukti parazitan elektromagnetismon sur kablo.

Proprecoj redakti

Depende de la kunmetaĵo la feritoj povas havi altan aŭ malaltan koercitivon. Ju pli alta estas la koercitivo des pli larĝa estas la histerezo-kurbo de la materialo.

Kiel ĉiuj keramikaj materialoj, feritoj estas malmolaj kaj malelastaj kaj sekve rompiĝemaj.

Uzoj redakti

La plej ofta uzo estas en la konstruo de kernoj por induktancoj kaj transformatoroj, precipe ĉe frekvencoj pli altaj ol tiu de la elektra reto.  La feritoj ne taŭgas por fortaj magnetaj kampoj, sed ili havas malgrandan histerezo-kurbon. Tio igas ilin taŭgaj, kie facile la ekestus kirlo-kurentoj. Pro tio transformatoroj kun kerno el ferito havas nekonsiderindajn perdojn dum neŝarĝita funkciado. La feritoj estas konsiderataj elektre izolaj.

Notoj redakti

  1. Carter, Barry C.; Norton, M. Grant "Ceramic materials: science and engineering" Springer, 2007.
  2. Ĉapitro 2 : la Kompania Etika Filozofio | TDK Kodo de Konduko | Pri TDK | TDK Tutmonda. Arkivita el la originalo je 2017-04-21. Alirita 2017-06-13.