Ferlo estas rivero, regiono kaj dezerto en la nordo de okcidentafrika ŝtato Senegalo.

  • Regiono Ferlo ricevis sian nomon de Ferlo-rivero, ĉar ĝi situas inter tiu rivero en la sudo kaj Senegal-rivero en la nordo. En la oriento de la Ferlo-regiono situas du naturprotektejoj, norde respektive sude de urbeto Ranérou:
    • la Réserve de faune du Ferlo Nord (RFFN)
    • la Réserve de faune du Ferlo Sud (RFFS)


Dezerto Futa Ferlo redakti

Dezerto Futa Ferlo estas dezerto-aridejo 70.000 km² vasta, kiu okupas grandan parton de la regiono inter Ferlo- kaj Senegal-rivero, pli ol trionon de Senegalo. Ĝi estas parto de Sahelo, la jara precipitaĵo estas 300 mm.

La pejzaĝo estas markita per dunoj, foje rokoj, foje malgrandaj basenoj kun argila grundo, kie akvo reteniĝas.

La vegetaĵaro estas magra. Unu el la malmultaj agrikulturaj produktoj estas Arabgumo, produkto el la senegala akacio. Centro de la regiono estas urbeto Linguère kun ĉirkaŭ 13.000 loĝantoj.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti