Fernando Alonso

Fernando ALONSO DÍAZ (naskiĝis la 29-an de julio 1981 en Oviedo, Hispanio) estas F1-a piloto. Mondĉampiono en 2005 kaj 2006 kun la teamo Renault. En 2007 li partoprenis kun la teamo de McLaren-Mercedes, kaj poste revenis al Renault. Ekde 2010 li partoprenas kun la teamo Ferrari.

Fernando Alonso
Persona informo
Naskonomo Fernando Alonso Díaz
Naskiĝo 29-an de julio 1981 (1981-07-29) (42-jaraĝa)
en Oviedo City
Lingvoj hispanaanglaitala
Ŝtataneco Hispanio
Subskribo Fernando Alonso
Familio
Patro José Luis Alonso
Frat(in)o Lorena Alonso
Edz(in)o Raquel del Rosario
Amkunulo Linda Morselli • Andrea Schlager • Melissa Jiménez
Okupo
Okupo piloto de F1
TTT
Retejo http://www.fernandoalonso.com
vdr
Fernando Alonso
Fernando Alonso

Li komencis en la mondo de la motoroj nur 3-jara, per stirado de kart. 7-jare li gajnas sian unuan oficialan kurkonkurson, kaj 10-jare li estas vicĉampiono de Hispanio. 14-jare tria en la monda konkurso.

Post la paso per diversaj kategorioj de aŭtoj, li premieras en Formulo 1 en 2001.

Li estis la homo kiu plej juna gajnis Grandan Premion (Hungario 2003), 22-jara, la plej juna mondĉampiono (2005), 24-jara, kaj la plej juna duobla mondĉampiono (2006), 25-jara.

En 2005 li ricevis la hispanan Premion Princo de Asturio de Sporto.

Lia granda populareco en Hispanio kondukis al la uzo de la vorto Alonsomanio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti