Fernando de la Rúa

Fernando de la Rúa (Kordobo, Argentino, 15-a de septembro de 1937 kaj mortis la 9-a de julio 2019) estis advokato kaj politikisto argentina de la partio Unión Cívica Radical. Li iĝis Prezidento de Argentino, nome per la Alianco la 10-a de decembro de 1999, sukcedante al la dua regotempo de Carlos Menem. Kvankam lia regotempo etendixgis ĝis 2003, li rezignis al la posteno la 20-a de decembro de 2001 pro kio li plenumis nur 2 jarojn kaj 10 tagoj de regado, meze de nombraj sociaj protestoj dum la krizo de decembro de 2001 en Argentino. La sekva prezidenta povovakuo necesigis kunvenon de Asembleo kiu precizigu kiu devas plue esti prezidento, kaj tiele li estis anstataŭita de Ramón Puerta, Adolfo Rodríguez Saá, Eduardo Camaño kaj finfine Eduardo Duhalde en la fluo de malmultaj tagoj.

Fernando de la Rúa
Persona informo
Fernando de la Rúa
Naskiĝo 15-an de septembro 1937 (1937-09-15)
en Kordobo
Morto 9-an de julio 2019 (2019-07-09) (81-jaraĝa)
en Loma Verde
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korhalto vd
Tombo Cementerio Memorial vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Argentino vd
Alma mater Universitato Nacia de Kordobo vd
Partio Unuiĝo Civitana Radikala vd
Subskribo Fernando de la Rúa
Familio
Patro Antonio de la Rúa vd
Gefratoj Jorge de la Rúa vd
Edz(in)o Inés Pertiné Urien vd
Infanoj Antonio de la Rúa vd
Parencoj Roberto José Ábalos vd
Profesio
Okupo advokatopolitikisto vd
Aktiva en Bonaero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fernando de la Rúa dum diskurso tra radiokanalo Cadena Nacional.

Antaŭ esti ŝtata prezidento, li estis la unua bonaera guberniestro Jefe de Gobierno de la Ciudad de Buenos Aires, krom trifoje nacia senatan kaj unufoje nacia deputito.

Libroj redakti

  • El Recurso de Casación - Editor Zavalía, 1968.
  • Jurisdicción y Administración - Lerner Editores Asociados, 1979
  • Proceso y Justicia - Lerner Editores Asociados, 1980
  • Teoría General del Proceso - Depalma, 1991

Eksteraj ligiloj redakti