Fervoja transporto en Kazaĥio

La Fervoja transporto en Kazaĥio konsistas el fervoja reto de pli ol 13 000 km, ekspluatata de Kazaĥiaj fervojoj (KTZ). Heredaĵo de USSR, ĝi suferis el manko de investoj post sendependeco. Sed tiuj ĉi forte kreskis, kaj ĝi nun estas moderniĝanta.

Historio redakti

 
Trajno transportanta lanĉo-veturilon Sojuz al Bajkonur

La fervoja reto kaj la naciaj infrastrukturoj devenas de USSR, kaj estis desegnita en la epoko kiam Kazaĥio estis unu el la Respublikoj de Sovetunio. Tial, la logiko de priservo kaj la strukturo de la reto estis elpensitaj laŭ la skalo de USSR, kaj ne nur laŭ tiu de Kazaĥio. La sovetia heredaĵo ankaŭ montriĝas en la rusa ŝpuro (1 520 mm).

Post kiam Kazaĥio fariĝis sendependa, la uzado de la fervoja reto malkreskis, kaj riparado fariĝis minimuma. Hodiaŭ konscia pri la bezono renovigi kaj modernigi la fervojan sistemon, grava komponanto de la transport-sektoro reprezentanta gravan parton de ĝia MEP, Kazaĥio komprenas ĝian lokon en la trafika spaco inter Eŭropo kaj Azio, kaj enkondukis tiun vastan projekton kiel gravan strategian fokuson de hejma politiko[1].

En ĉi tiu kunteksto la franca entrepreno Alstom, pere de rusa filio, subskribis gravajn kontraktojn. La 4-an de decembro 2012, KTZ, Alstom kaj Transmashholding inaŭguris uzinon de elektraj lokomotivoj de Astano kune kun la prezidanto. Tiu estas bazita sur ĉifrita mendo de 1,3 miliardoj da eŭroj establita en 2010, celanta provizi al KTZ 200 lokomotivojn por frajto (KZ8A) kaj 95 lokomotivojn por pasaĝeroj (KZ4AT)[2]. Komence de 2013, Alstom akiris, kiel parton de komuna entrepreno, kontrakton por la provizo de 10 000 trakforkaj motoroj en daŭro de dek jaroj, sumiĝantan al 90 milionoj da eŭroj[3].

Fervoja reto redakti

 
Mapo de fervoja transporto en Kazaĥio


La fervoja reto de Kazaĥio kovras totalan longon de preskaŭ 14 319 km (2012)[4] el kiu nur triono havas duoblan trakon. Ĝi estas heredita de Sovetunio kaj uzas rusan ŝpuron, kio estas konvena por la landoj de eks-Sovetunio sed kaŭzas problemon kun Ĉinio, kiu uzas norman ŝpuron devigante ŝanĝon de interspacigo en Dostik kaj Korgas[5]. En 1993, 3 050 km estis elektrigitaj (25 kV 50 Hz AK). La reto estas ankaŭ konektita al apudaj landoj. La sekcioj en Kazaĥio de retoj "Transaral", "Transkaspia" kaj "Turksib" (Turkestano-Siberio) estas integritaj en la nacia administrado. La reto daŭre pligrandiĝas[6],[7].

Veturanta materialo redakti

La Kazaĥiaj fervojoj KTZ mastrumas grandan floton, konsistantan el 3 000 lokomotivoj, 2 300 fervojaj veturiloj, pli ol 90 000 varvagonoj. KTZ ankaŭ disponas pri kvardek du lokomotivaj deponejoj kaj du ripar-centroj de remorkita materialo.

Bildgalerio redakti

Referencoj redakti

  1. TRANSPORT AND COMMUNICATIONS. kazembassy.org.uk. Alirita 21 decembro 2013.
  2. Alstom (4 decembro 2012). KTZ, Alstom et Transmashholding inaugurent leur nouvelle usine de locomotives d’Astana, au Kazakhstan. alstom.com. Arkivita el la originalo je 2017-04-14. Alirita 21 decembro 2013.
  3. Alstom (1 marto 2013). Alstom et Kamkor produiront 10 000 moteurs d’aiguillage au Kazakhstan. alstom.com. Arkivita el la originalo je 2017-04-14. Alirita 21 decembro 2013.
  4. Lignes de chemin de fer (routes totales en km). Banque mondiale. Alirita 14 decembro 2014.
  5. Second China – Kazakh link inaugurated (angle). Railway Gazette International. Arkivita el la originalo je 2020-05-11. Alirita 14 decembro 2014.
  6. Une voie ferrée pour désenclaver le Kazakhstan et le Turmenistan. euronews (3 decembro 2014). Alirita 14 decembro 2014.[rompita ligilo]
  7. Lancement d'une voie ferrée traversant l'Iran, le Turkménistan et le Kazakhstan. Le Parisien (3 decembro 2014). Arkivita el la originalo je 2017-04-14. Alirita 14 decembro 2014.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Transport ferroviaire au Kazakhstan en la franca Vikipedio.