Fervojlinio Vâlcele – Bujoreni Vâlcea

La fervojlinio Vâlcele – Bujoreni Vâlcea estas eksa fervojlinio en Rumanio. Ĝi havas la numeron 219 kaj ligis la stacion Vâlcele en la distrikto Argeș kun Bujoreni norde de Râmnicu Vâlcea en la distrikto Vâlcea. Ĝia precipa celo estis ligi la fervojon Pitești – Curtea de Argeș (en la valo de Argeș) kun la linio Piatra Olt – Podu Olt (en la valo de Olt), tiel konsiderinde mallongigante la fervojan distancon inter Bukareŝto kaj Sibiu[2] kaj malŝarĝante la linion de Bukareŝto al Braŝovo.

Vâlcele – Bujoreni Vâlcea

Superrigardo
Numero de linio CFR 219
Trafikado
Trafikanto (ne plu funkcias)
Teknikaj trajtoj
Longo 38[1] km
Ŝpuro 1435 mm (Normala ŝpuro)
Nombro de trakoj 1
Stacioj de la fervojlinio
Strecke – geradeaus
906 de Pitești
   
38 Vâlcele (Capu Piscului)
   
906 al Curtea de Argeș
   
Argeș
   
Tutana
   
Tunelo Ploștina
   
Schitu Matei / Ciofrangeni
   
Viadukto super Topolog
   
ĉe Lacurile
   
Tunelo Gibei (Argeș / Vâlcea)
   
Blidari / Sâmnic
   
Râmnicu Vâlcea Est
   
Olt
   
201 al Râmnicu Vâlcea
stacidomo
0 Bujoreni Vâlcea Hm.
Strecke – geradeaus
fervojlinio 201 al Podu Olt
vdr

Kvankam la linio tuŝas la urbon Râmnicu Vâlcea, ĝi ne rekte atingas ties ĉefan stacion, sed la proksiman stacion Bujoreni. La alia finstacio, Vâlcele, situas ne ĉe iu setlejo, sed kvazaŭ en kamparo; la plej proksima setlejo estas Capu Piscului. Ĉar Râmnicu Vâlcea estas ege pli konata ol Bujoreni, multaj nomas la linion "Vâlcele – Râmnicu Vâlcea" aŭ inverse.[1][2][3]

Ĉar la linio ligas du valojn en la Sudaj Karpatoj, ĝi enhavas du longajn tunelojn, ĉe Ploștina (1.910 metroj) kaj Gibei (2.250 metroj).[1] La plej longa viadukto estas super la valo de la rivereto Topolog; ĝi estas 1.440 metrojn longa kaj 48 metrojn alta. La pilieroj havas lokon por dua trako, kvankam oni konstruis nur unu.

La konstruado de la linio komenciĝis en 1979; la linio estis haste inaŭgurita per prov-trajno en 1989, kvankam ĝi ne estis tute preta.[2] Regulaj trajnoj trafikis nur en 1993, kaj en 1998 la linio estis formale fermita.[3]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Traseul fostei cai ferate 219 (Ramnicu Valcea – Valcele), mai 2013 (rumane) (HTML). Plimbari cu bicicleta. Alirita 2015-06-27.
  2. 2,0 2,1 2,2 9xx : (Pitești) - Vâlcele - Râmnicu Vâlcea (planificat) (rumane) (HTML). Arkivita el la originalo je 2015-07-09. Alirita 2015-06-27.
  3. 3,0 3,1 Linia 219. Vâlcele – Râmnicu Vâlcea (rumane) (HTML). Alirita 2015-06-27.