Festo ĉe Krämerbrücke

La Festo ĉe Krämerbrücke (germane: Krämerbrückenfest) estas strata festo en Erfurto. Ĝi okazas ĉiuj jaron en la 3-a semajnfino de junio kaj estas la plej granda urbokernfesto en Turingio. Ĝia premiero estis en 1975.

Bando da muzikantoj ludantaj sur la Anger-placo dum la festo en 2010.
Mezepoka bazaro, simila al tiu fotita en Turku, okazas ankaŭ dum la Krämerbrückenfest.

Ĝi nomiĝas laŭ la Ponto de la brokantistoj, ĉefa vidindaĵo de Erfurto kaj iama mezepoka komerccentro. Nuntempe oni uzas en nur la ponton mem sed ankaŭ la najbaraj urbocentraj stratoj kaj placoj por la spektakloj.

En la centro de atentigo de la ĉiujara festo estas la t.n. Mezepoka bazaro. Krome prezentiĝas malnovaj metiaj teknikoj, glavbataloj en dueloj, burleskaĵoj laŭ la stilo de Til' Strigospegulo aŭ de la Hanswurst-arlekeno kaj kantoj de menestreloj. Sur la katedralplaco paralele iĝis kermeso kun modernaj atrakcioj kaj multaj budoj kaj standoj invitas al butikumado.

La festo, kiun aranĝis privatuloj en la komenco, estas hodiaŭ organizita fare de la kultura direkcio de la Urba administrado de Erfurto. En 2011 ĉ. 150.000 homoj vizitis la programaron.

Literaturo redakti

  • Wolfgang Landgrebe: "Krämerbrückenfest, Erfurt", en: Freizeitführer Thüringen, vol. 1 (Regionoj Mitte kaj Nord), Wartberg-eldonejo, Gudensberg-Gleichen 1999, ISBN 3-86134-550-1, p. 68.

Eksteraj ligiloj redakti